EsPodkasto
esPodkasto estas podkasta elsendo, farita de Rolfo el Zuriko kutime (teorie) monate. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 12 minutoj. esPodkasto komenciĝis per provelsendo en septembro 2005, sed la unua vera epizodo aperis en novembro de 2005.
La subtitolo de esPodkasto estas "ĝoju aŭ frenezigxu!" (intenca ikso). La podkasto ne celas la movadon, sed precipe la lingvon mem. La programo estas iom loza kaj (intence) duonserioza.
ePisOdo 0030 redakti
oficiale la lasta ePisOdo. muziko: dave stewart: "lilly was here".
ePisOdo 0029 redakti
pri komputeko.net, la prikomputila terminokolekto. muziko: abanda shake: "cat" (kato): http://www.myspace.com/abandashake
ePisOdo 0028 redakti
kontribuo de goberiko pri dialektiĝo en esperanto. scio, konscio, konscienco. muziko: yael naïm: "new soul" (nova animo): [1] Arkivigite je 2021-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
ePisOdo 0027 redakti
la laste epizodo en 2007. denove eta babilado kun ljubĉo. ĉifoje pri dialektoj en esperanto. ne vere informplena elsendo. iom superflua fakte. tamen iom bona muziko en la podgufujo: la japana grupo suiren[rompita ligilo]: "attention please".
ePisOdo 0026 redakti
pri la estonteco. mencio de libro de naomi wolf: [2] muziko: supernova. ligoj al supernova: vinilkosmo [3] peco "pasio en katen’": ĉe farbskatol: [4] Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machine ĉe youtube: [5]
ePisOdo 0025 redakti
gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo balilumas pri la demando "kio estas plibonigenda en la lingvo esperanto?"
ePisOdo 0024 redakti
gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo provas silenti unu minuton en esperanto.
muziko: mathew ebel, "lost my way":
ePisOdo 0023 redakti
babilado kun ljubcho pri la demando: ĉu ni ankoraŭ bezonas klubojn kaj asociojn (en la nevirtuala mondo)?
muziko: esperanto desperado, "festeno": esperantodesperado.dk Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, muziko havebla ĉe vinilkosmo.com
ePisOdo 0022 redakti
reagoj de diversaj aŭskultantoj: roberto (tas.esperanto.org.au), mastro jano (vidu poemon sube), toño del barrio (personal.telefonica.terra.es/web/tdb), ikuko kitagawa.
Kreo el nenio (mastro Jano)
Por mi norma estas paso, superfluas la pasio. Ĉar saltema, por la pulo,superfluas la pulio. Por maŝino, estas fero, superfluas la ferio. Ne konvenas kontraŭ lamo, superfluas la lamio. En bazaroj estas varoj superfluaj kun varioj. El la voĉoj estas aro supre flua la ario. La nenio estas vana, do superflua, pensis Dio, la nenio absoluta iĝis tiam "io" tuta. Jen regulo estas baza, povas studi ĝin Blazio. Devo devas esti hobo*, superfluas la hobio, jam el kapo mankas rado, superfluas elradio.
- ne ekzistas tiu vorto en Esperanto, Blazio W. estas profesoro de lingvosciencoj
muziko: girls stuff, "voglia di": http://www.9t9.ch/go Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
ePisOdo 0021 redakti
209 novaj vortoj en esperanto! dank'al la akademio de esperanto: http://akademio-de-esperanto.org
tri el tiuj vortoj: amendi, anĉo, areo.
muziko: alamantra, "symphonette": http://www.myspace.com/alamantra
ePisOdo 0020 redakti
sekvoj de la letero de steve jobs.
tri retaj radioprogramoj 24-horaj:
radio-esperanto: http://www.radio-esperanto.com Arkivigite je 2007-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
radio jászberény: http://87.242.26.81:8000[rompita ligilo] (kopii adreson en la elsendfluan programon)
radio aktiva: http://radioaktiva.esperanto.org.uy Arkivigite je 2021-06-08 per la retarkivo Wayback Machine (kopii adreson en la elsendfluan programon)
muziko: irene b "un nuovo camino". http://www.irene-online.net/ Arkivigite je 2007-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
ePisOdo 0019 redakti
publika letero de steve jobs (firmao apple): "pensoj pri muziko" (fakte temas pri kopiprotektita muziko)
muziko: brand new heavies "all fired up".
ePisOdo 0018 redakti
leteroj. kiel lerni esperanton parole/aŭde?
muziko: irene b "mi realidad". http://www.irene-online.net/ Arkivigite je 2007-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
plej eta retejo: guimp.com [6]
ePisOdo 0017 redakti
intervjuo kun ljubĉo, 3a parto.
ePisOdo 0016 redakti
intervjuo kun ljubĉo, 2a parto.
ePisOdo 0015 redakti
intervjuo kun ljubĉo, 1a parto.
ePisOdo 0014 redakti
temo: fekado . fekvortaro: "tabuaj vortoj en esperanto" . tiu podkasto havas la averton "maldeca" (unua maldeca esperanto-podkasto).
ePisOdo 0013 redakti
temo: planlingvo tokipono (toki pona) . vorttrezoro: trista | kurta | frida | olda | liva . bildo: podkasto-logotipo
ePisOdo 0012 redakti
vortoj: turpa, hida virtuala mondo: dua vivo [7]
ePisOdo 0011 redakti
vortoj: piko, trefo | reĝo, damo, fanto (bubo) | aso PIV fojfoje stulte difinas vortojn nova podkasta projekto muziko: Andrew Buscemi, "yoposayo"
ePisOdo 0010 redakti
vortoj: kero | karoo (rombo | lozanĝo) poŝtelefono en diversaj lingvoj muziko: "Stacked up cloud" de lunar drive
ePisOdo 0009 redakti
kial ne estas datoj ĉe la esPodkasto la 5 gajnantoj de premioj (poŝkartoj aŭ @esperan.to-adreso) metu vin sur la [frappr-mapon] eltranĉitaj superfluaj sonaj eroj (aahm k.s.) iomete pri personaj kaj fakaj podkastoj: esPodkasto estas ambaŭeca nova podkasto: "ĉi tie nun" de krize: http://www.zervic.com/chitienun/ muziko: Alamantra, "Surfbabe", fona muziko: Brain Buckit, "Baja taxi" odo | obstrukco | obteni
ePisOdo 0008 redakti
letero (pri furzi) de vilchjo, vidu liajn retejojn http://kafejo.com kaj http://komputado.com muziko de evan stone: "grapes" kaj "kcams" metu vin sur la frappr-mapon fonduso | fondaĵo (fondi) | fonduo letero de s-ro "ne gravas" iom pri rolfo, pri ŝablonoj/antaŭjuĝoj nova jaro
ePisOdo 0007 redakti
letero de arnold victor ipodder zamenhof-tago brodkasti (emisii, elsendi) semujo (podo (ipod)) idilio | idli podsafe music network dĵ kunar http://www.download.com/kunar[rompita ligilo] kaj http://www.mp3.com.au/kunar Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machine rimarkaro pri podkastoj (ne klaku, vi jam troviĝas ĉi tie!)
ePisOdo 0006 redakti
korpaj bruoj: terni, tusi, oscedi, singulti, rukti, ronki, ŝmaci, spiregi, blovpurigi la nazon, furzi. krome pri (mal)transitiveco de verboj: eki, komenci, starti, fini, ĉesi.
ePisOdo 0005 redakti
reago. donacetoj. podo. podkasta kulturo.
ePisOdo 0004 redakti
rekomendinda podkasto. proverboj.
ePisOdo 0003 redakti
ĉu ni bezonas zamenhof-tagon? pri la 15a de decembro.
ePisOdo 0002 redakti
unu el tri personoj bojkotas almenaù unu markon.
ePisOdo 0001 redakti
unua podkasto.
diversaĵoj redakti
fona muziko ePisOdoj 0004 ĝis 0006: kyoto jazz massive: «mind expansions» http://music.download.com/kyotojazzmassive Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine kaj http://www.compost-records.com/sections/labels/cpt_arti/kyoto.php3
Eksteraj ligiloj redakti
- la oficiala retejo Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- la sonaĵarejo
- mapo de geaŭskultantoj
- ejo por via kontribuo Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine