Esaŭiro
Esaŭiro, (arabe, الصويرة Aṣ-Ṣawīra; france, Essaouira), ankaŭ konata per la antaŭa nomo Mogadur, Mogador en la portugala, estas havenurbo, situanta en la okcidenta bordo de la Atlantiko, norde de la kabo Sim.
Esaŭiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Maroko vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 70 000 (2004) [+] | ||||
Loĝdenso | 778 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 31′ N, 9° 46′ U (mapo)31.513023-9.768696Koordinatoj: 31° 31′ N, 9° 46′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 11 m [+] | ||||
Areo | 90 km² (9 000 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Essaouira [+] | |||||
Monda heredaĵo | |||||
Lando | Maroko | ||||
Tipo | kultura heredaĵo | ||||
Kriterioj | ii, iv | ||||
Fonto | 753rev | ||||
Regiono** | Arabaj landoj | ||||
Geografia situo | 31° 30′ 36″ N, 9° 45′ 36″ U (mapo)31.51-9.76 | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 2001 (25-a sesio) | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, en la regiono Marakeŝo-Tensifto-Al Hauz. Kun ĉirkaŭ 70.000 loĝantoj, ĝia medino aŭ historia urboparto estas listigita de Unesko kiel Monda heredaĵo ekde 2001.
La loka ekonomio baziĝas sur la fiŝkaptado, la industrio ligna, teksaĵa kaj manĝaĵa, kaj la komerco de manfaritaĵoj kaj juveloj inter aliaj. En 1506 la portugaloj tie konstruis havenon kaj fortikaĵojn. Nuntempe ege gravas la turismo.
Vidindaĵoj
redakti- La medino, la fortikaĵo ĉe la marbordo kaj muregoj, la haveno
- Pordegoj kiel Bab el-Sebâa, Bab el-Marsa ĉe la haveno.
- Ampleksa strando
- Tipaj vendejoj, ekzemple de oleo el arganio, suveniroj ktp.
- Festivalo de Muzikoj de la Mondo
- Muzeo Sidi-Mohammed-ben-Abdellah
Servoj
redakti- Flughaveno