Eschweiler

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
blazono mapo
Blazono de Eschweiler Mapo de Eschweiler en Germanio
Bazaj datenoj
Ŝtato: Germanio
Federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro: Kolonjo
Distrikto: urba regiono Aachen
Surfaco: 76,56 km²
Loĝantaro: 56 049 (fine de decembro 2022)
Ratio: 725 loĝantoj kvadratkilometre
Alteco: 260 m super la marnivelo
Poŝtkodo: 52249
Telefonindekso: + 49 (0) 24 03
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Situo: 50° 49' N
06° 17' E
Veturila indiko: AC
Adreso de la urbodomo: Stadtverwaltung
Rathausplatz 1
52249 Eschweiler
Oficiala retejo: www.eschweiler.de
Oficiala retadreso: info@eschweiler.de
Politiko
Urbestro: Nadine Leonhardt (SPD)

Eschweiler [EŜvajler][1] (Esperanto EŝvajleroEŝvilero, latine Ascvilare) estas mezgranda urbo en okcidenta Germanio ĉe la rivereto Inde, 15 km oriente de la Belga/Nederlanda landlimo. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 56 049 loĝantojn sur areo de 75,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 740 loĝantoj/km². La komunumo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.

Ĝi disponas pri multaj sportejoj (i.a. 18-trua golfejo, glaciglitkurejo, artefarita lago Blausteinsee), administrejoj, ĉiunivelaj lernejoj kaj riĉa karboindustria historio: zinko, fero, karbo kaj lignito. Pluraj kasteloj kaj akvokasteloj. Ĝemelaj urboj: Wattrelos (norda Francio), Reigate & Banstead (suda Anglio). Ĝi estas unu el la plej grandaj karnavalocentroj de Rejnlando.

Historio redakti

Unuafoje dokumentmenciita en 828. Urbaj rajtoj laŭ franca leĝo en 1800 kaj laŭ prusa leĝo en 1858.

 
lago Blausteinsee

Personoj kun rilatoj al Eŝvajlero redakti

Esperantistoj de Eŝvajlero redakti

En 1984, 1986 kaj 2000 tie okazis Trilanda Renkontiĝo de ka kunlaboriga organizaĵo Senlime.

Mencio en PMEG redakti

§ 9.1.6: Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. "Weiler" germane estas vilaĝeto.