La eskaja lingvo (cebue Ineskaya) estas ceremonia kaj apartiga lingvo de la eskajkultura malplimulto vivanta en regiono oriente de la ĉokolado-montetoj sur la insulo Boholo en Filipinio. La ĉiutaga lingvo de la eskajoj estas la bohola vario de la cebua lingvo. Dum la eskaja ne havas denaskajn parolantojn, la lingvo estis instruita fare de volontuloj en almenaŭ tri kulturaj lernejoj en la sudorienta, montara regiono de la insulo. Laŭ raporto el la jaro 1991 ekzistis tiam 130 eskajaj familioj en Boholo.[1] La eskaja kulturkomunumo estas karakterizita de aparta kristana religia ritaro (rikoltceremonio, dombeno) kaj precipe de sia propra lingvo kaj literaturo. Ankaŭ ekzistas apartaj preskriboj rilate al vestado (virinoj ne portu viran vestaĵon kaj estu vualitaj en preĝejo). Hazardaj ludoj kaj dancado estas malpermesitaj. Kvankam la antaŭaj kutimoj, kiuj inkluzivis komunan terkulturadon, jam ne estas ĉie observataj en la komunumo, la lingvo ankoraŭ estas instruata, parolata kaj celebrata. La aplikokampo de la eskaja estas limigita al semajnfina lernejo, preĝoj, kantoj kaj formalaj paroladoj.

La eskaja regiono sur la insulo Boholo

Estiĝo redakti

 
Statuo de Mariano Datahan ĉe la eskajkultura lernejo en Taytay

Kvankam la eskaja literaturo ŝajnigas multe pli longan historion de la eskaja komunumo, ties atestita historio komenciĝis en 1902, kiam la sekvantoj de Mariano Sumatra, nomata Mariano Datahan, 'M. Impostkolektanto' (1842?-1949), aliĝis al la Filipina sendependa eklezio. La plej frua atestita dokumento verkita en la eskaja lingvo datiĝas de 1908.

Depost kiam la eskaja lingvo venis al publika atento en Filipinio, frue en la 1980-aj jaroj, ĵurnalistoj, hobiaj historiistoj kaj mistikistoj disvastigis en la filipinaj amasmedioj multe da nefidindaj konjektoj pri ĝia aŭtentikeco kiel indiĝena aŭstronezia lingvo kaj pri ĝiaj rilatoj al aliaj lingvoj.

Fakto estas, ke la baza vortprovizo de la lingvo ne montras konsekvencan interrilaton kun iu najbara lingvo nuntempe aŭ historie parolata, sed la morfologio kaj sintakso de la eskaja ekvivalentas al tiu de la regiona cebua lingvo. Plie, la du lingvoj havas la saman fonemaron, sed iom malsamajn fonotaksajn skemojn. La eskaja permesas kelkajn konsonantkombinojn, kiuj ne ekzistas en alia tiuregiona lingvo.

La eskaja silaba skribo ne montras interrilaton kun konataj skriboj de la regiono, escepte de la fakto, ke ĝi estas silaba. Ĉio ĉi sugestas konscian kreivan penon fare de la komunumo aŭ ties gvidantoj, krei novan lingvon per releksikonigo de la loka bohola dialekto de la cebua lingvo.

Laŭ esploroj de Piers Kelly, la lingvo estiĝis verŝajne kiel parto de pli larĝa strategio de postkolonia rezisto sub la gvidado de la insurekciano Mariano Datahan komence de la 20a jarcento. En la jaroj sekvantaj la Usonan infanterian atakon kontraŭ la sudaj kaj okcidentaj malaltebenaĵoj de Boholo, Datahan kaj lia sekvantaro spitis la aŭtoritatulojn kaj kreis propran etrespublikon en la sudorientaj montaroj kun sia propra flago kaj sistemo de leĝoj.

Mariano Sumatra ricevis sian kromnomon ĉar li enkondukis inter sia sekvantaro sistemon de komuna agrikulturado, por kiu li kolektis 'imposton'. Post lia morto, la grupo ne havis gvidanton.

Klasifiko redakti

Laŭ sia funkcio, la eskaja estas apartiga lingvo. Ĝi similas al aliaj ’revelaciitaj’ apartigaj lingvoj kiel Medefajdrino ne nur pro sia estiĝo en religia kadro, sed ankaŭ pro la aprioreco de sia vortprovizo, la permeso de nekutimaj konsonantsinsekvoj, la iom ĥaosa morfologio, la manko de plena gramatika aŭtonomeco kaj la ekzisto de propra skribo kun sensistemaj aprioraj formoj. Ankaŭ la ne plene evoluinta Lingua ignota, kreita de (revelaciita al) Hildegard de Bingen en mezepoka Eŭropo, karakteriziĝas de tiaj trajtoj. Notindas ĉe la eskaja, ke ĝia vortprovizo ne estas tute apriora. Ekzistas relative multaj vortoj, kiuj evidente estas pruntitaj el la hispana, ofte kun aliformigo. Ĉe kelkaj el tiuj, la signifo malsamas al tiu de la hispanlingva vorto. Ekzemplo estas astro, kiu en la hispana signifas 'astro', dum ĝi havas la signifon 'suno' en la eskaja.

Pro la sintaksa simileco, la eskaja povas esti konsiderata kiel releksikonigita vario de la cebua lingvo. Tiu releksikonigo tamen estas treege profunda. Ankaŭ Damino, la lingvo de la plenkreskaj viroj de la lardila tribo de Aŭstralio estas releksikonigita vario de la loka lingvo, en tiu kazo kun alispecaj profundegaj malsamoj.

Skribosistemo redakti

Unu el la senpere rimarkindaj trajtoj de la lingvo estas ĝia silaba skribsistemo, kiu pro la multaj konsonantkombinoj ampleksas pli ol 1000 signojn. Silaba skribo estis vaste uzata en la filipina insularo dum la antaŭkolonia epoko. Oni skribis sur palmfolioj per skribilo kun fera pinto, kaj unuopaj surskriboj kiuj konserviĝis sur pli daŭrebla materialo sugestas, ke la skribo variis regione. Evidentas, ke la eskaja skribosistemo respegulas tiun tradicion. Laŭ eskaja tradicio, ĝi tamen estas kreita de unu homo, nomata Pinay, sed la jaro ne estas konata. Legendo el la eskaja literaturo rakontas, ke la skribosignoj estas formitaj as pormos minimi (< latine ad formus hominem) 'laŭ formoj de la homa korpo'. Tio tamen ne videblas. Anstataŭ rimarkeblas simileco kun kursivaj formoj de latinlitera manskribo.

En la lernejoj nuntempe ankaŭ estas uzata latinlitera transskribo. Tiu ne plene normigita ortografio havas komunaĵojn kun la hispaneca skribo antaŭe uzata por la cebua, ekzemple en la uzo de ll por palatala lateralo [ʎ]. Kromaj digramoj estas ng por [ŋ] kaj ch por [tʃ] (ĉ). Eskaja apartaĵo estas la uzo de chd por [dʒ] (ĝ). La litero c povas esti uzata kiel en la hispana, por reprezenti [k], escepte kie sekvas antaŭa vokalo. Ekzistas nur unu tia, [ɪ], kiu skribiĝas ie. Tamen ankaŭ alternativo, en kiu k kaj g estas uzataj por [k] kaj [ɡ] en ĉiu pozicio, kiel en la ĉi-kuna tabelo.

Fonetiko kaj fonotakso redakti

La eskaja havas la samajn fonemojn kiel la bohola vario de la cebua lingvo. Tiu inkluzivas la voĉan afrikaton [dʒ], kiu mankas en aliaj varioj de la cebua kaj en aliaj filipinaj lingvoj.

La fonotakso malsimilas al tiu de ĉiuj tiuj lingvoj pro la ĉeesto de pli da silabofinaj konsonantoj kaj eĉ konsonantparoj. Tio videblas en eskajaj vortoj kiel bosdipir [bosdɪpɪr] ‘angilo’, guinposlan [ɡɪnposlan] ‘vizaĝo’, ilcdo [ɪlkdo] ‘genuo’ kaj estrapirado [ɪstrapɪrado] ‘floro’, kiuj enhavas la konsonantkombinojn /sd/, /np/, /sl/, /lkd/ kaj /str/, kiuj mankas en nekonstruitaj filipinaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas silabokomencaj konsonantkombinoj kiuj en aliaj filipinaj lingvoj nur aperas en pruntvortoj el okcidentaj lingvoj.

Pronomsistemo redakti

La personaj pronomoj indikas kazon samsisteme en la eskaja kiel en la cebua. En la ĉi-suba tabelo, la cebuaj ekvivalentoj estas menciitaj interbrake. La formoj fontas el limigita korpuso en kiu kelkaj ne aperis. Tiuj estas indikitaj per [], malklara kazo per asterisko.

  Absolutiva Genetiva₁
(antaŭmetita)
Genetiva₂
(postmetita)
Oblikva
1a persono singulara naren (ako, ko) damo (akong) tompoy (nako, ko) tompoy (kanako, nako)
2a persono singulara samo (ikaw, ka) gona (imong) nistro (nimo, mo) nistro (kanimo, nimo)
3a persono singulara atcil (siya) chdel (iyang) kon chdil (niya) mininos* (kaniya, niya)
1a persono plurala inkluziva arhitika (kita, ta) chdaro (atong) [] (nato) [] (kanato, nato)
1a persono plurala ekskluziva kim (kami, mi) gramyu (among) [] (namo) [] (kanamo, namo)
2a persono plurala chdicto (kamo, mo) [] (inyong) [] (ninyo) [] (kaninyo, ninyo)
3a persono plurala [] (sila) persiyan (ilang) [] (nila) [] (kanila, nila)

Vortaro redakti

Influo de la cebua redakti

Malgraŭ sia struktura ekvivalenteco al la eskaja, la cebua influis la vortprovizon de la eskaja nur en limigita grado. En la centvorta listo de Swadesh de la baza vortprovizo troviĝas nur ok rekoneblaj parencoj.

Esperanto Eskaja Cebua
ĉe ya sa
tio cano ka'na
ni (inkluziva/ekskluziva) arhitika/kim kita/kami
kiu kinya kinsa
kvar pat upat
ses nom un'um
ok wal walo'
naŭ sem siam

Influo de la hispana redakti

Kvankam la eskaja havas multajn pruntojn el la hispana, ofte ne evidentas sistemeco. Kelkaj pruntaĵoj estas rektaj, sen aŭ preskaŭ sen ia fonetika aŭ semantika ŝanĝo. Ekzemple la eskaja vorto merido ‘edzo’, estas evidenta pruntaĵo de la samsignifa hispana vorto marido. Aliaj retenas nur kelkajn semantikajn ecojn de la originalo, kiel en la kazo de astro kun la signifo ‘suno’ en la eskaja. En kelkaj kazoj pruntita formo ŝajne ricevis tute senrilatan signifon, ekzemple la eskajan memorya (‘ĉielo’) ne havas ion komunan kun la hispana signifo ‘memoro’. Apartan kazon prezentas al ni la vorto tre, kiu signifas ’du’ en la eskaja kvankam ĝi ŝajnas esti forme pruntita de hispana tres, kiu signifas ‘tri’.

La fonetika rilato ankaŭ ofte estas nur parte travidebla, ekzemple en la nomoj de la monatoj.

Esperanto Eskaja Hispana
Januaro E-mi-o Enero
Februaro Hebi-o Febrero
Marto Maso Marso
Aprilo Kabir Abril
Majo Ma-o Mayo
Junio Hubi Junio ['xunio]
Julio Hubi-on Julio ['xulio]
Augusto Tatubi Agosto
Septembro Sitibi Septiembre
Okobro Oktubi Octobre
Novembro Nobi Noviembre
Decembro Dibi Diciembre

En la cebua, la vorto por 'monato' kaj por 'luno' estas la sama (bulan), sed la eskaja havas la apartajn vortojn ngari kaj koldo por tiuj signifoj. Tio montras, ke la ekvivalenteco inter la lingvoj tamen ne estas perfekta. Kelkaj vortoj estas aparte ekzotaj, ekzemple 'la Filipinoj', 'Filipinio' tradukiĝas eskajen kiel Pilipayen, sed la adjektivo 'filipina' estas Palestina!

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Lingvo:

Socio: