Eskatologio

teologio pri la fino de la mondo

Eskatologio (de la helena έσχατος ("lasta, fina" + -logio) estas parto de teologio kaj filozofio, kiu ĉefe traktas la finajn eventojn en la tutmonda historio kaj la finan destinon de la homo, kion oni ofte formulas kiel fino de la mondo. En multaj religioj la fino de la mondo estas evento venonta, kaj la veno estas aŭgurita en la sanktaj tekstoj aŭ en folkloro. En pli vasta senco eskatologio traktas ankaŭ la rilatajn konceptojn, kiel Mesio, Mesia Tempo, postvivo, animo kaj mortosenmorteco.

La greka vorto αιών signifas "tempo, epoko"; kelkaj tradukas tion kiel "fino de la epoko" anstataŭ "fino de la mondo". La distingo havas teologian signifon, ĉar "fino de la mondo" en multaj religioj ankaŭ implicas la neniigon de la planedo (kun ĉiuj vivantaj estaĵoj), sed la homa raso travivas tion kaj transformiĝas al nova formo, per kio finiĝas la nuna "epoko" de ekzisto kaj startas la nova.

Plejparto de okcidentaj unudiaj religioj havas doktrinojn, laŭ kiuj nur "(s)elektitaj" aŭ "bonaj" membroj de unu sola vera kredo estos "savitaj" aŭ "liberigitaj" de la venonta juĝo kaj kolero de Dio. Ili estos portitaj en la paradizon antaŭ, dum aŭ post tio, depende de la doktrino al kiu ili apartenas.

Laŭ katolika kaj ortodoksa, kaj grandparto de protestantaj grupoj, teologioj, la eskatologia savo ne dependas de la vero konata kaj konfesata, sed el la honesta konscienco kiu honeste esploras kaj honeste adheras al la vero konita. Elstaras, do, la konscienco pli ol la vero. Sekvi Jesuon (la unika vojo de savo) signifas esti fidela la sia konscienco kaj lin komplete akcepti kiam la homo kun li efektive konatiĝas. [1]

Biblia verko, kiu larĝe traktas pri ĉi tiaj temoj estas la Duakanona Libro 2 Ezra, kiun oni trovas en la biblio de la Rusa Ortodoksio.