Eskişehir
Eskişehir /eskiŝehir/ estas urbo en okcidenta-meza parto de Turkio, apud la rivero Porsuk, alfluanto de Sakarya.
- Koordinatoj: 39° 46′ N 30° 32′ O / 39.767 °N, 30.533 °O (mapo)
- Loĝantaro: 515 155 (2005)
Eskişehir | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 871 187 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 325 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo)39.77666666666730.520555555556Koordinatoj: 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 788 m [+] | ||
Areo | 2678 km² ( 267 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi situas 200 km okcidente de Ankara kaj havas ĉ. 413 000 loĝantojn (1990). La nomo Eskiŝehir signifas turke „malnova urbo”, sed ĝi ne aspektas tia, ĉar oni rekonstruis ĝin post la detruadoj de la turka sendependiĝa milito (1919–22).
La nuna Eskiŝehir elformiĝis en la bizanca tempo ĉirkaŭ termofontoj. En 1097, la krucmilitistoj tie venkis selĝukojn. La areo venis en la 13-a jarcento sub osmanan regadon.
Nun ĝi estas grava industria centro de Turkio, kie oni produktas sukeron, tekstilaĵojn, brikojn, cementojn, kemiaĵojn kaj agrikulturajn kaj fervojajn maŝinojn. En la urbo agadas kotonesplora instituto, altlernejo, ekonomia kaj komerca akademio. Ĝi estas grava trafika punkto ĉe fervojlinio Istanbul–Ankara kaj Istanbul–Bagdad.
Eskiŝehir estas ĉefurbo de la samnoma provinco.
Esperanto en EskişehirRedakti
En aprilo 2010 okazis la Tria Mezorienta Esperanto-Kunveno en Eskişehir.
Kulturo kaj artoRedakti
Eskişehir havas multajn sociajn aktivecojn, ĉar ĝi estas universitato urbo. La urbo havas tri kulturcentrojn.
EskişehirsporRedakti
Eskişehirspor estas sporta teamo de Eskişehir. La sporta teamo havas multaj subtenantoj.