Esĥilo

helena atena dramisto
(Alidirektita el Eskilo)

Esĥilo (greke Αισχύλος) (ĉ. -525456 a.K.) estis teatra verkisto de Antikva Grekio, la plej maljuna el la famega triopo: Sofoklo estis generacieton pli juna, Eŭripido ankoraŭ pli juna. Esĥilo estas konsiderata la fondinto de tragedioj.

Esĥilo
Persona informo
Αἰσχύλος
Naskiĝo 525 a. K.
en Gela, Italio
Morto 456 a. K.
en Gela
Mortis pro akcidenta morto vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Patro Euphorion of Eleusis vd
Gefratoj fratino de Esĥilo • Cynaegirus • Ameinias of Athens vd
Infanoj Euphorion • Eueon vd
Profesio
Okupo tragediverkisto • batalanto • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj Agamemnono ❦
Oferverŝantoj ❦
Eŭmenidoj ❦
La Persoj ❦
Prometeo Ligita ❦
Sep kontraŭ Tebo ❦
Petegantinoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Tragedio de Esĥilo,
eldonita en 1552.

Esĥilo estis naskita ĉ 525 a.n.e. en nobela familio en Eleŭziso, apud Ateno. Pli malpli 15-jara li ĉeestis la unuan demokratian revolucion, kiu faris finon al la tiraneco. En 490 li kunbatalis ĉe Maratono kontraŭ la Persoj, kie unu lia frato batalpereis. Dek jarojn poste li ankaŭ partoprenis la decidigan mar-batalon ĉe Salamino kontraŭ la Persa floto. Pri ĉi milito li verkis la tragedion Persoj (el 472); tio estas la unua verko lia, kiu konserviĝis.

Li mortis en 456 en la urbo Gelo, sur Sicilio, kien dum siaj lastaj jaroj ofte li vojaĝis por ankaŭ tie reĝisori siajn tragediojn. Lia epitafo, kiun supozeble li mem verkis, nur menciis, ke li batalis kontraŭ la Persoj, nenion dirante pri sia verkado.

Literatura agado redakti

Lia literatura produktado estis grandega: inter 70 kaj 90 teatraĵoj. Dektri-foje li ricevis la unuan premion en la ĉiujara Dioniza festivalo en Ateno: unuafoje en 484. Ankaŭ post lia morto oni plu prezentadis liajn dramojn. Sed iom post iom Eŭripido fariĝis pli populara.

Literaturan portreton (aŭ karikaturon) pri ambaŭ oni renkontas en la komedio Ranoj de Aristofano, kies premiero estis mallonge post la morto de Eŭripido (pli ol 50 jarojn post tiu de Esĥilo).

Verkaro redakti

El liaj multaj dramoj restas al ni nur sepopo. Tiujn oni kolektis siatempe en la biblioteko de Aleksandrio, kie oni kompilis kanonojn pri ĉiuj artoj kaj sciencoj. Al la kanono de dramo (aŭ tragedio) oni kalkulis Esĥilon, Sofoklon kaj Eŭripidon. Kaj de ĉiuj oni kompilis specialajn eldonojn de iliaj ĉefaj verkaĵoj. La cetero grandparte pereis.

Centra en lia verkaro estas la homo, kiu transpaŝas la leĝojn de la Dioj kaj per tio nocas al si mem kaj al siaj posteuloj. Precipe la trilogio Oresteia tion montras detaleme.

Esĥilo fondis la klasikan Atikan tragedion. En la origine religian dramon li enkondukis gravajn novaĵojn:

  • li enkondukis la duan aktoron (deŭteragonisto), kun kiu la unua (protagonisto) dialogas. En pli fruaj dramoj la dialogo okazis inter ĥoro kaj unu sola aktoro. La novigo ebligis veran agadon kun interfrapiĝoj de roluloj. En siaj lastaj dramoj, Esĥilo enkondukis ankaŭ trian aktoron (tritagonisto)
  • malpliigo de la graveco de l' lirika parto; la rolo de la ĥoro iom malkreskis, kaj la agado inter la aktoroj, male, fariĝis unuaranga.
  • enkonduko de la trilogio: tri tragedioj pri komuna temo - kiel lia Oresteia.
 
Esĥilo, kreinto de la tragedio. Krom dramaturgo, li estis ankaŭ soldato kiu defendis Grekion dum la Grek-persaj militoj antaŭ la invado fare de persoj, en Maratono (490 a.K.) kaj Salamino (480 a.K.).

Konserviĝis redakti

  • Persoj (472), historia dramo pri la malvenko de Kserkso fare de la grekoj.
  • Sep kontraŭ Tebo (467), pri milito okazigita pro la rivaleco inter du fratoj, filoj de la reĝo, nome Eteoklo kaj Poliniko.
  • Petegantinoj (463?), ĥoro de virgulinoj persekutitaj de grupo de sieĝantoj.
  • Ligita Prometeo (?), pri puno al tiu heroo pro ŝtelado de la fajro el la ĉielo por alporti ĝin al homoj; estante katenita al roko, vulturo manĝis konstante liajn internaĵojn kiuj ankaŭ konstante kreskiĝas.
  • La trilogio Oresteia (458), konsistanta el du survivantaj tragedioj krom perdita Proteo; ankaŭ la ceteraj verkoj estis partoj de iamaj trilogioj:
    • Agamemno, revenas al Argo triumfe el la Troja milito, lia edzino Klitemnestro akceptas lin ŝajne enamiĝinta; sklavino Kasandro antaŭavertas krimon; Klitemnestro murdas Agamemnon venĝe ĉar li estis mortiginta ilian filinon Ifigenio por pacigi la diojn kiuj minacis per ŝtormo. Ankaŭ Egisto kontentiĝas, ĉar la patro de Agamemno senhonorigis lian patron manĝigante viandon el liaj filoj. La ĥoro de maljunuloj frontas Egistoj kaj Klitemnestron; kaj
    • Oferverŝantinoj (Ĥoeforoj), revenas Oresto, filo de Agamemno, el ekzilo kaj trafa sian fration Elektro kiu iras kun ĥoro de Ĥoeforoj proponi donacon al la tombo de Agamemno por mildigi la koŝmarojn de Klitemnestro. Ili komplotas ŝian morton kaj tiun de Egisto. Oresto eniras en la palacon ŝajnigante sin fremdulo kiu venas informi pri la morto de Oresto; kiam aperas Egisto, li murdas lin kaj poste Klitemnestra-n sed atenti iliajn petojn. Oresto fuĝas el vizioj de Erinnioj aŭ Eŭmenidoj, diaĵoj de la venĝa justico.
  • Bonaj Spiritoj (Eŭmenidoj); tiuj persekutas Oreston por ke tiu pagu la morton de sia patrino; tiu alvenas al Delfo kie Apolono protektas lin kaj sendas lin al Ateno. La spirito de Klitemnestro instigas la Erinniojn kontraŭ Oresto, kaj tiuj frontas Apolonon kaj sekvas Oreston ĝis la statuo de Ateneo, kiu starigas juĝon al Oresto. Apolono atestas liafavore kaj post voĉdonado Ateneo senkulpigas lin. La Erinnioj furiozas pro la malvenko antaŭ la junaj dioj kaj Ateneo pacigas kaj konvinkas ilin por ke ili restu en Ateno.

Analizo redakti

La verkaro de Esĥilo estas samtempe filozofia kaj plene drama. La ĝenerala tendenco estas jena: inter la muregoj de la urboŝtato (poliso) la homoj daŭre vivadas dramojn, en kiuj ili devus aktive partopreni. Ĉiu havas ja la propran respondecon. La primitiva, deorigina kredo je Fatalo, kiu disdonas la sorton al la homoj sen ties influo, estas kontraŭ-batalenda. La herooj (kaj heroinoj) de Esĥilo rezistas al tia antaŭdestino. Per ĉi tio li estis tute kongrua al la tendenco de la - tiuepoke - ĵus moderna strebado al demokrata Ateno: preferi liberecojn kaj rajtojn de la libera individuo super kolektivaj aŭ ritaj respondecoj de antaŭaj epokoj.

La esenco de la tragedio kuŝas en tio ke Oresto vidiĝas devigita fare de la fato al nedeca ago, nome mortigi sian patrinon; la oraklo de la propra dio Apolono klinigas lin al tio. Poste li vidas sin persekutita de la konscio de sia delikto. La fino estas feliĉa, ĉar post la plenumo de la dramo, la fato favoras al la heroo, kiu konscias, ke li agis juste. La ideo de fato devenas de la prakredoj de la greka popolo pri terura diaĵo kies dekretoj estas eternaj kaj antaŭaj al ĉiu dia volo - Prometeo - aŭ homa - Oresteia -. Tiu fato, subtera sed ĉiam antaŭsentita - orakloj - iĝas la vera heroo de la tragedio. El tiu nocio devenas la simpleco de la dramismo okazigita de la katastrofo aŭ de la sortoŝanĝo kaj la senmezura grando de la rolulo frontita al enorma kontraŭulo.

La patoso devenas de la terura batalo inter la neevitebla fato kaj la morala libero, kio kortuŝis la impreseman grekan popolon. Kontrapunkto estas elstara lirikismo, kiu foje hegemonias. Esĥilo ne estas tre subtila en la psikologia analizo, li priokupiĝas nur por la montro de la superhomoj frontitaj al la fato suferantaj ĝin, kaj tie kuŝas ĝia ŝlosilo por la violenta emocio per kiu li havigas al la konflikto, kiu kapablas religie kortuŝi la publikon.

Ĉefaj trajtoj de la tragedio estas jenaj: religieco, proponante moderon kiel rimedo eviti malnovajn konfliktojn, kaj grandeco, liaj herooj estas superhomoj kaj li eĉ ne dubas meti en la spektaklon la proprajn diojn, per kio li degnigas la homajn rolulojn, kiuj samnivelas. La dialogo normale okazas inter la ĥoro kaj rolulo.

En Esperanto aperis redakti