Esperanta Psikistaro

Kolekto de artikoloj pri parapsikologio el 1911
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanta Psikistaro estas kolekto de diversaj artikoloj, precipe tradukaĵoj, pri okultismo, spiritismo, spiritualismo, antaŭdestino. En la libreto, eldonita de la tiama "Internacia Unuiĝo por Psikisma Studado per Esperanto" sub la honora prezido de Emile Boirac en 1910 [1], oni resumas diversajn parapsikologiajn nociojn en la terminojn "psikismo", "psikisto" (hipnotisto, magnetisto, telepatiisto, spiritisto), "psikistaro". La dua eldono datiĝas de 1911. La Esperantigoj estas verkitaj precipe de J.C. Chaigneau kaj A. Stas.

Esperanta Psikistaro
Esperanta Psikistaro
Esperanta Psikistaro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1910
Urbo Antverpeno
Eldoninto Belga Spiritista Federacio
Paĝoj 80
vdr

Enhavo redakti

  1. Pri Esperantismo kaj Psikismo (fare de Emile Boirac)
  2. La Psikaj Faktoj (fare de Camille Flammarion, tradukis J.C.C.)
  3. De Psikismo al Homaro Integrala (fare de J. Camille Chaigneau)
  4. Esperanto-Spiritismo (fare de Quintin López, tradukis A.S.)
  5. La rolo de Esperanto rilate al Spiritismo (fare de Chevalier le Clément de St-Marq, tradukis A.S.)
  6. Kio estas Spiritismo? (fare de Gabriel Delanne, tradukis J.C.C.)
  7. Esperanto kaj Spiritualismo (fare de Le Cornec)
  8. Gitarkunsido (fare de P.M. Petersen, tradukis Brochmann Sletteröd)
  9. Spiritistaj Memoroj (fare de L.Th. Chazarain, tradukis J.C.C.)
  10. Estas necese ilin kutimigi (fare de D. Juan Figueredo, tradukis A.S.)
  11. Pri la homa Destino kaj Dio (fare de Komandanto Darget, tradukis J.C.C)
  12. Kelkaj vortoj pri Teologio (fare de Chevalier le Clément de St-Marcq, tradukis A.S.)
  13. Kelkaj notoj pri Magnetismo (fare de Pierrard, tradukis A.S.)
  14. Telepatia Magnetkuracado (fare de Emmanuel Vauchez & E. Dupin, tradukis J.C.C.)
  15. Libera Volo kaj Antaŭdestino (fare de Rud. Feilgenhauer, tradukis A.S.)
  16. Kelkaj personaj okazintaĵoj (fare de Chr. Lyngs, tradukis Astrid Rasmussen)
  17. Universalista Unio por Filozofia Serĉado (fare de Heidet de Heydeck, tradukis A.S.)

Recenzoj redakti

 
 Tiu libro enhavas tre legindajn ĉapitrojn pri la psikisaj problemoj, tradukitaj el diversaj lingvoj. La emoj de la libro estas malkaŝe esperantistaj ; el la diversaj tekstoj klare aperas ke la spiritistoj opinias ke Esperanto kaj Spiritismo estas intime kunligitaj. La kunlaborintoj estas ĉiuj eminentaj personoj, kiuj defendas tre elokvente siajn ideojn. La esperanta teksto estas tre korekta. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 4916, paĝo 411

Eksteraj ligiloj redakti