Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperantina Grażyna MIRSKA (naskiĝis la 4-an de marto 1955) estas poldevena denaska parolanto de Esperanto, kiu ricevis sian iom nekutiman personan nomon de la movade aparte fervoraj gepatroj. Ŝi studis klasikan filologion en la universitato de Krakovo, poste loĝis en Budapeŝto kaj studis Esperantologion kaj Interlingvistikon en la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Nun ŝi vivas en Vieno, Aŭstrio. Menciindas interalie ŝiaj kontribuoj al la pedagogia projekto de la fondaĵo Talento.

Esperantina Grażyna Mirska
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1955 (1955-03-04) (64-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti