Esperantista Societo de Tenerife
En 1907 en La Laguna, norda kultura centro de la insulo Tenerife en la Kanariaj Insuloj, la lokaj esperantistoj E. Rivero kaj S. Ferreira fondis la unuan urban Esperanto-grupon - 2 jarojn pli poste ol la esperantistoj en Las Palmas en la insulo Grankanario de la sama insularo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en 3 lokoj de la tuta insularo, UEA-delegitoj en 1933 estis same en 3 lokoj. Post halto de la movado en 1937 okaze de la sekvoj de la Hispana Enlanda Milito, la movado en Kanarioj atingis fortan pinton en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, danke al la agado de Juan Régulo Pérez, motoro de la eldonejo Stafeto en La Laguna. En 1957 kadre de tio fondiĝis la tutinsula Esperantista Societo de Tenerife, kvazaŭa daŭrigo de la unua urba Esperanto-grupo en La Laguna ekzakte 50 jarojn antaŭ tio. La 40-a, 50-a kaj 60-a datreveno en 1997, 2007 kaj 2017 solene festiĝis de la klubanoj.
Esperantista Societo de Tenerife | |
---|---|
![]() | |
Lando | ![]() |
Sidejo | insulo Tenerife en la Kanariaj Insuloj |
membro de | ![]() |
Publikaĵoj
redakti- Leandro Trujillo Casañas: «Santa Cruz de La Palma y el Esperanto». Eldonis Esperantista Societo de Tenerife en 2000.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Esperantista Societo de Tenerife (ligilo morta ekde 2024, jen arkivigo el oktobro 2021)
- Historio de la Esperantista Societo de Tenerife (en formato pdf, arkivigo jam el julio 2004)