Esperantlingva Verkista Asocio

faka asocio de UEA
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis Esperanto-asocio fondita en 1983. Ĝia ĉefa celo estis “stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvan verkadon kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado„. Ekde 1984 la asocio kunlaboris kun la Universala Esperanto-Asocio. Ekde 2008, la Akademio Literatura de Esperanto daŭrigas ĝian laboron.

Esperantlingva Verkista Asocio
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Komenco 1983 vd
Ĉefestro(j) Tibor SekeljGerrit BervelingMauro Nervi vd
Lingvoj

Esperanto

Jura formo volontula asocio
vdr

Agadoj redakti

Membrokunvenoj tradicie estis dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de EVA, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo en 1999. La originalan leteron por tio subskribis ankaŭ reprezentanto de Esperanta Pen-Centro kaj de Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, Aŭstrujo. Poste nur EVA kandidatigis lin ĝis la morto en 2006.

En novembro 2001 kiel kroma kunlaborilo ekestis Yahoo-grupo de la asocio, kiu laŭ la stato fine de la jaro 2012 havis iom pli ol 140 membrojn.

Historio redakti

La unua prezidanto estis la ĵurnalisto kaj verkisto Tibor Sekelj. Prezidanto de EVA de 1993 ĝis 2003 estis Gerrit Berveling; dum tiu periodo plurajn jarojn oficis kiel sekretario d-ro Willem Verloren Van Themaat. Post la morto de dr Willem Verloren Van Themaat la nova sekretario fariĝis Spomenka Ŝtimec, kiu plu laboris ankaŭ kun la sekva prezidanto: en 2004 tio fariĝis Mauro Nervi, kaj en 2008 sub ilia gvidado oni transformis EVA-n al Akademio Literatura de Esperanto.

La 24-an de julio 2008 en Roterdamo naskiĝis la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), kiu daŭrigas la laboron de la asocio, kaj pluprezidatas de Mauro Nervi. La novaĵgrupo de la asocio en la retejo Yahoo senŝanĝe plufunkciis.

Fonto redakti