Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko

Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko estiĝis en 1936 el Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista per kunfandiĝo kun Germana Esperanto-Ligo, post milito la asocio estis refondita en 1946.

Ĝi tre rapide disvolvis sian agadon kaj eldonadis la tre valoran revuon Esperantista : revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio, kies ĉefo-redaktoro estis Stanislav Kamarýt.

Aperis ĉirkaŭ 80 publikigaĵoj kaj Verda Stacio sukcese daŭrigis sian agadon, kvankam en Prago kaj filioj, ĉar la studio en Brno estis disbombardita.

En 1950 la tutŝtatan kongreson en Brno partumis mil personoj.

Sed en la jaro 1951 la komunisma reĝimo anoncis, ke ĝi ne plu disponigos paperon kaj monon por la gazeto kaj en 1952 en septembro post tre ekscita tutnokta traktado de sepdeko da funkciuloj sub forta premo de komunistoj ili voĉdonis por likvido de la asocio. Sole tri voĉdonis kontraŭ, ni scias nur pri Rudolf Burda, posta fondinto de MEM.

Referencoj redakti

  • Bulteno de ĈAE 1929-1939