Esperanto-Societo de Uppsala

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Societo de Uppsala estas la loka Esperanto-klubo de la urbo Upsalo, Svedujo. Ĝi aktivas de 1927 ĝis la nuntempo.

Historio redakti

La Esperanto-movado ekradikis frue en Upsalo per la Klubo Esperantista en Upsala (1891-1909), kiu tamen transiris al Ido dum la Ido-skismo. Sekvis epoko de malmulta organizata agado. La revekiĝon stimulis prelego de Valdemar Langlet, eksprezidanto de Klubo Esperantista en Upsala, en februaro de 1927.[1] La nova grupo renkontiĝis neformale en la fotografejo de Emil Lison Finn dum la sekva jaro, formale fondiĝis kaj akceptis regularon la 26-an de aprilo de 1928 en la Slottskällan, aliĝis al Sveda Esperanto-Federacio en januaro de 1930,[2] kaj elektis deligiton de UEA ekde 1933.[3] En la periodo 1928-1980, la membraro ĉiam estis inter 20 kaj 80.[4] Ĝi uzis diversajn kunvenejojn, interalie la domo de la Naciaj Templanoj (1939-1955 kaj alterne kun la ABF-domo 1970-1972). En 1972 ĝi akiris propran kelan ejon laŭ iniciato de la tiama prezidanto, Ingvar Hansander.[5] La klubo financis sin per membrokotizoj kaj ekde 1954 ankaŭ per loterioj.[6]

Dum kelkaj jaroj antaŭ 1977 laboris aparta Studenta Esperantoklubo de Uppsala.[7]

Agado redakti

La statuto de la societo postulis almenaŭ unu kunsidon en ĉiu monato. Dum kelkaj periodoj ili fakte okazis ĉiun duan semajnon,[8] sed nuntempe ili okazas po dek fojoj jare.[9] Krome, la klubo faras someran ekskurson ĉiujare.[10][11] Kutime okazas unue prelegeto kaj poste libera babilado.[12] Tradicie ankaŭ okazis "amuza programo", kiel muzika, deklama, aŭ magia prezento.[13] En la klubo estas luditaj multaj teatraĵoj, kaj ĝi havis specialan teatran rondon fonditan en 1933 de Gösta Lundin.[14] Ĝi havas Esperanto-bibliotekon kaj kluban arĥivon en la klubejo.[15]

La societo interŝanĝis leterojn kaj sonbendojn kun alilandaj esperantistoj. Por la ekstera publiko ĝi organizis kursojn, foje instruatajn de eksterlandaj vizitantoj, publikajn prelegojn, kutime ankaŭ fare de vizitantoj, kaj aliajn propandajn agadojn.[16] Dum la 1930-aj jaroj ĝi havis viglan lokan sekcion de Esperanta Turista Komisiono, kaj en 1930 kaj 1962 eldonis gvidlibrojn pri Upsalo.[17]

Prezidantoj redakti

Famaj societanoj redakti

Referencoj redakti

  1. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 18-19.
  2. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 37.
  3. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 38.
  4. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 20.
  5. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 34.
  6. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 34-35.
  7. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 36.
  8. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 22.
  9. "Svenska Esperantokongressen 2019", p. 9.
  10. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 29.
  11. "Svenska Esperantokongressen 2019", p. 9.
  12. "Svenska Esperantokongressen 2019", p. 9.
  13. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 25-26.
  14. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 26.
  15. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 36.
  16. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 28-33.
  17. Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala. p. 35-36.

Bibliografio redakti

Söderberg, Karl. 1981. La Esperanto-movado en Uppsala. Esperanto-Societo de Uppsala.