Esperanto-movado en Nederlando


En Enciklopedio de Esperanto de 1934 kiel sekve raportiĝis pri la Esperanto-movado en Nederlando de 1887 ĝis la jaro 1934 (tiu artikolo rajtas senprobleme esti ŝanĝata kaj aktualigata al la nuna jaro 2024, tia adapto eĉ tre dezirindus - se tio realiĝas, kompreneble necesos adapti tiun ĉi unuan frazon):


La Esperanto-movado en Nederlando staras, same kiel ĉia kaj ĉiu geografie limdifinita areo, sur unika fundo. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (EdE) la nederlandanoj estas devigataj multe okupi sin pri la lernado de fremdaj lingvoj, ĉar Nederlando por siaj komerco kaj trafiko havas multnombrajn interrilatojn kun la cetera mondo kaj ĉar ĝia lingvo estas nur malmulte konata. La angla, franca kaj germana lingvoj estas instruataj tre multe kaj granda parto el la iom kleraj homoj scias pli malpli almenaŭ unu el tiuj lingvoj. Ŝajnis, laŭ EdE, ke ĉi tiu situacio malfavore influis la disvolviĝon de la Esperanto-movado kaj iom malhelpis ĝian disvastiĝon. Alie ne estas klarigeble, pro kio, malgraŭ la multa propagando, Esperanto en la unuaj 25 jaroj ne pli rapide progresis.

Komenco redakti

 
La[rompita ligilo] estraro de LEEN en 1907: Dirk Frans Romein, Heiman Blok, A. M. Valeton kaj Dreves Uitterdijk.

La komenco de la Esperanto-movado datumas de 1901, kiam Dreves Uitterdijk komencis sian pioniran laboron per publikigo de la unua detala lernolibro, verkita laŭ Manuel Complet de Louis de Beaufront. En 1902 li ekeldonis La Holanda Pioniro, regula monatgazeto kaj tempa ligilo inter la Esperantistoj en la holande parolantaj landoj. Sur ĝia titolpaĝo estis presata "Oficiala organo de klubo la estonteco estas nia." Ĉi tiu klubo tamen nur ekzistis sur papero! La enhavo de la gazeto konsistis el dulingvaj informoj pri la movado, tradukaĵoj kaj ekzercoj. La kunlaborantoj estis tre malmultaj; la redaktor–eldonanto mem devis plenigi preskaŭ la tutan gazeton. Ĉar la abonantaro ne atingis eĉ la nombron 100, La Holanda Pioniro baldaŭ ne plu aperis regule kaj post tri jaroj eliris la lasta (16-a) numero. Sed la holanda pioniro mem ne ĉesis labori! Dank' al lia persista laboro kaj la helpo de Cornelis Jacob Baart de la Faille, Heiman Blok, Hendrik Bulthuis, Rudolphus Henricus Homulle; Dirk Frans Romein (aŭtoro de la unua propaganda broŝuro), Bruno P. Tideman, W. J. Steinbuch, A. M. Valeton kaj aliaj la nombro da Esperantistoj iom post iom kreskis.

La 16-an de novembro 1903 stariĝis en Utreĥto la unua Esperanto-grupo, kies fondintoj estis: Baart de la Faille, J. van Beusekom, J. van Enschut, G. van Romburgh, Romein kaj C. H. de Vos. Sekvis Amsterdamo (1905; iniciatinto: R. H. Homulle, aktivaj agantoj: H. Blok, J. de Haan, H. J. Weg), Roterdamo (1906, M. J. Wessel) kaj Hago (1906, Bulthuis). La amsterdama grupo aperigis gazeton Amsterdama Pioniro. Jam la 27-an de aŭgusto 1905 stariĝis la Holanda Societo Esperantista "La Estonto Estas Nia" (Poste oni anstataŭis „Holanda“ per „Nederlanda“; mallongige oni nomas ĝin LEEN). Ĝiaj unuaj estraranoj estis: Baart de la Faille, Blok, Romein, Uitterdijk kaj Valeton. En 1909 ĝi transprenis Amsterdaman Pioniron kaj daŭrigis ĝin kiel La Holanda Pioniro.

Katolikoj redakti

La propagandon por Esperanto inter la katolikoj komencis J. Lüneman kaj H B. van Zwet, kiuj en 1907-08 tradukis artikotojn el Espero Katolika kaj aperigis ilin en katolikaj gazetoj. Baldaŭ aliĝis al ili T. H. W. Elbers, pastro Faber kaj W. Lutkie. Ĉi tiu kvino formis „provizoran komitaton“ kaj publikigis alvokon al la nederlandaj katolikaj Esperantistoj por fondi katolikan Esperanto-ligon. Al ĉi tiu alvoko ne venis eĉ nur unu respondo! Tamen la komitato daŭrigis labori, varbis aprobantojn por sia ideo kaj la rezulto estis, ke la 29an de Aŭg. 1909 fondiĝis la Nederlanda Katolika Esperantista Ligo „Nederlanda Katoliko“ („N. K.“). Estraranoj estis: Elbers, Lüneman, J. P. L. Niesten, pastro L. J. J. M. Poel, prof. pastro G. van Poppel, Dr. J. N. J. Smulders kaj H. B. van Zwet. Komence la Ligo havis ĉ. 100 membrojn. Katolikaj grupoj ankoraŭ ne ekzistis, sed tuj post la starigo de „N. K.“ jam fondiĝis tiaj en 's-Hertogenbosch, Rotter am Schiedam kaj poste en aliaj urboj. Ekde 1910 „N.K.“ eldonis monatan gazeton kun la sama nomo, redaktata de d-ro Smulders. La katolika movado kreskis tiel, ke jam en 1911 ĝi povis organizi la 2-an int. katolikan Esperanto-kongreson en Hago. Du jarojn poste la membronombro de „N. K.“ jam superis tiun de „LEEN“ per l00 %!

Laboristoj redakti

Inter la laboristoj J. L. Bruijn faris la unuan propagandon, publikigante kurson en ĉiutaga popolgazeto en 1906. Laŭ lia iniciato stariĝis en 1907 en Hago la unua laborista grupo, kies ĉefaj aktivuloj estis Bruijn, R. Coomans, Lüneman (kiu poste laboris en la katolika movado) kaj K. H. Meijer. Ĉi tiu grupo aperigis 2 gazetojn. „Frateco“ (1908-09) kaj „Laborista Esperantisto“ (1910-11). En 1907 ankaŭ fondiĝis grupo en Amsterdam, en kiu W. Nutters ludis gravan rolon stariĝis en 1911 la „Nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj“ („Federacio“), konsistanta komence el nur 2 sekcioj! La estraron konsistigis Wieber Nutters, prezidanto, Meijer, sekretario, Coomans, kasisto, H. J. de Bie kaj Krijger. Aperis (1912-14) monata gazeto Arbeider Esperantist (Laborista Esperantisto) kiun redaktis Nutters kaj poste Meijer.

En la komenco de 1913 la nombro da organizitaj Esperantistoj estis jena (laŭ La Holanda Pioniro, febr. 1913), ,LEEN': 14 grupoj, 459 membroj, ,N. K ' 15 grupoj, 921 membroj ,Fed' 8 grupoj, 209 membroj, Zelanda (provinca). Prop. Komitato 6 grupoj, 152 membroj, izolitaj grupoj 13, 294 membroj; do entute 2035. Komparante ĉi tiun staton kun tiu de sept. 1911 oni konstatas kreskon de ĉ. 500 membroj en 11/4 jaroj.

El la periodo antaŭmilita estas ankoraŭ menciinde, ke ,LEEN' starigis Esperanto-ekzamenojn (1908) kaj Gazetarklubon por propagandi kaj defendi Esperanton en la gazetaro, ke ĝi organizis en 1913 tritagan Nederlandan Esperanto-Kongreson, ke la katolikaj Esperantistoj en Nederlando ludis gravan rolon en la int. katolika movado kaj eĉ gvidis la int. organizon kaj ĝian organon, ke en 1908 Esperanto estis enkondukata kiel instrua fako en la edukejo ,St. Louis‘ en Roermond, ke el la laboristaj gvidantoj nederlandaj preskaŭ nur la anarkistaj iom favoris Esperanton, ke la internacia laborista Esperanto-organo Internacia Socia Revuo dum kelka tempo (1910-14) aperis en Nederlando kaj ke en 1912-13 okazis komunumaj Esperanto-kursoj en Hago.

Unua Mondmilito (1914-1918) redakti

La mobilizo en 1914 kaj ĝiaj sekvoj haltigis la regulan evoluon. La Federacio ĉesis funkcii kaj ĝia organo ne plu eliris ,LEEN' kaj ,N. K.' pro perdo de membroj malplifortiĝis. En pluraj lokoj la movado vegetis aŭ tute stagnis. Sed estis ankaŭ lokoj, kie la Esperanto-vivo daŭris. Stariĝis eĉ novaj grupoj, i. a. en la tendaroj de belgaj internigitoj, kie Fr. de Backer, H. Bonabo, H. Demeersseman k. a. multe propagandis. Aperis propaganda kaj informa gazeto ,Semereto', eldonita de Fratoj Bek en Veghel kaj redaktita de P. A. Schendeler, kiu dum la tuta jaro 1916 regule ĉiusemajne eliris. Diversaj pacifistaj organizoj, kies sidejo estis en Nederlando, uzis la servojn de la Esperantistoj, publikigante artikolojn en Esperanto-aj gazetoj. La Konsilantaro Nederlanda kontraŭ la milito, la Komitato Eŭropa Federacio kaj la Movado por rifuzo de militservo aperigis eldonaĵojn en E.

Intermilita epoko (1918-1940) redakti

En la fino de 1918 montriĝis signoj de revigliĝo, kiu esprimiĝis i. a. per apero de semajna prop. gazeto Nederland-Esperanto, eldonata de J. L. Bruijn, per restariĝo de la Federacio kaj per ioma kresko de la Esperantistaro. Grava okazantaĵo estis la 12-a UK en Hago 1920. Ĝi donis fortan stimulon al la movado. En 1920-23 „LEEN“ kaj la „Fed.“ eldonis la gazeton Nederland-Esperanto kiel komunan organon, de 1922 sub la titolo Holanda Esperantisto. Poste la gazeto iĝis privata posedaĵo de A. Kloek kaj C. G. Sterkenburg, la tiamaj red. kaj adm., kiuj daŭrigis la eldonon kiel „studa gazeto por komencantoj kaj progresintoj“.

Menciinda estas epizodo, en kiu J. van Hengel ludis rolon. Ĉi tiu estis stariginta t. n. „Holandan Esperanto-Oficejon“ kaj eldonis monatan prop. gazeton Wereldtaal (Mondlingvo) en 1924-27. En 1925 estiĝis kontrakto inter li kaj la posedantoj de Holanda Esperantisto, laŭ kiu li prizorgus administradon kaj reklamadon de la gazeto. Sed li ne pagis la presiston, aperigis de li mem redaktitan numeron de gazeto, ktp. Pro tio la eldonantoj devis provizore ĉesigi la eldonon. Tiam Van Hengel komencis grandskalan konkurencan entreprenon, eldonis gazeton Holanda Esperanto-Pioniro, lernolibron ktp., faris el „Holanda Esperanto-Oficejo“ anoniman societon, establis propran presejon, fondis Nederlandan Esperanto-Asocion, starigis Universalan Spesmilan Bankon kaj ... bankrotis en 1927.

Dume Holanda Esperantisto estis reaperanta en 1926 en iom alia formo. Ĉar La Holanda Pioniro ne plu ekzistis de 1921 kaj ankaŭ la „Fed.“ ne plu disponis pri sia organo Intermembra Informilo, aperanta en 1923-1925. Holanda Esperantisto servis parte kiel neoficiala komunikilo de „LEEN“ kaj la Federacio. Ankaŭ aliaj organizaĵoj povis uzi iom da spaco en Holanda Esperantisto. La Federacio sur ĝiaj paĝoj kontraŭis la SAT-ideojn, kiujn propagandis grupeto de lab. Esperantistoj per ciklostilitaj gazetoj, SAT-Propagandisto kaj Nederlanda Laborista Esperantisto en 1925-1928. Krom la ĉefo-redaktoro Adriaan Kloek kunlaboris al Holanda Esperantisto H. J. Blokker kaj por la ekzercrubrikoj H. C. Mees kaj P. J. Soeters. Jan Van Schoor publikigis en ĝi poemojn.

En Nijmegen kelkaj aktivuloj starigis en 1926 „Centran Esperanto-Propagandan Komisionon.“ Ĉi tiu aperigas de 1927 ĉiujare bele presitan skriban kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estas pritraktataj per radio. Ĉiujare abonis ĝin ĉ. 3 ĝis 4 mil personoj.

Kelkafoje la naciaj organizaĵoj kunlaboras. Tio okazis i. a. ĉe la aranĝo de la landaj kongresoj en Hilversum (31 Majo-1 Jun. 1925), Nijmegen (22-24 Majo 1926), Haarlem (28-29 Majo 1927). (La kvaran kongreson en Arnhem 21-22 Sept. 1929 ne partoprenis la „Fed.“). De l917 la Esperanto-ekzamenoj estas orgnnizataj de „LEEN“ kaj „NK“ kune. Dum 1931-1932 la Fed. klopodis por esti akceptata kiel kunorganizanto de la ekzamenoj, sed ĉar oni ne volis allasi ĝin sur demokrata bazo, ĝi en 1932 mem funkciigis ekzamenan komitaton. De 1935 ekzistas komuna komitato de LEEN kaj la Fed. En 1930 ekfunkciis Gazetarservo, konsistanta el reprezentantoj de „LEEN“, „NK“ kaj la Federacio krome stariĝis en 1930. Komitato por enkonduko de Esperanto en la elementaj lernejoj, en kiu partoprenis ĉiuj Esperantaj kaj kelkaj gravaj instruistaj organizaĵoj.

Ne mankis eksteraj sukcesoj. La konferenco „Paco per religio“ dum aŭgusto 1928 en Hago uzis Esperanton kiel nuran tradukan lingvon kaj eldonis protokolaron en nederlanda kaj esperanta lingvoj. La proks. samtempe okazinta kongreso de kontraŭmilitaj predikistoj aperigis sian protokolon ankaŭ en Esperanto. Al Esperantistaj fervojistoj estis permesate porti dum la deĵoro la Esperanto-an insignon. En Hago la instrukcioj pri manipulado de la aŭtomata telefono afiŝitaj en la telefonaj stacioj estas redaktitaj ankaŭ en Esperanto. La ministro por instruado, kiu kelkfoje reprezentigis sin en la UK-oj, decidis (2-5-31, N-ro 4124-I), ke povas esti donata Esperanto-instruo en komercaj kursoj kaj lernejoj, por kio estos pagata subvencio, se estas almenaŭ 5 lernantoj. Krome li donis iom da oficialeco al la Esperanto-ekzamenoj, nomante komisiiton por ĉeesti ilin. En 1925 la urbo Nijmegen donis bonan ekzemplon, enkondukante Esperanton kiel nedevigan fakon por la 7-a lernjara en la popollernejoj. Ĝin sekvis alia kaj en 1930-32 jam okazis kurso aŭ instruado sub aŭspicoj de la komunuma estraro en diversspecaj lernejoj kaj institucioj en ĉ. 15 lokoj. Krome en kelkaj aliaj lokoj la urbestraro donis subvencion al la Esperanto-grupo. Inter la edukistoj prof. Casimir, konata pedagogo, kaj Theo Thijssen, verkisto, redaktoro kaj estrarano de instruista sindikato, esprimis sian favoron pri Esperanto. La „Ligo de nederlandaj instruistoj“ akceptis en sia kongreso 1931 proponon, ke ĝi agadu por enkonduko de Esperanto kiel nedeviga fako en la 7-a lernjaro kaj instigu la ministron starigi ŝtatan Eekzamenon. La urbestraro de Arnhem disdonigis senpage al la en 1930 de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh fondita Internacia Cseh-Instituto, kiu celas eduki Cseh-metodajn instruistojn, bele situantan konstruaĵon por okazigi kursojn, konferencojn ktp.

En 1928-1931 la kresko de la movado kaj pliiĝo de ĝia influo komencis esprimi sin ankaŭ per la membrociferoj. Laŭ iniciato de la haga grupo „Fine ĝi Venkos“ venis al Nederlando Andreo Cseh. Li instruis en diversaj „LEEN“-sekcioj kaj varbis multajn novajn adeptojn. Ankaŭ la skriba kurso de Nijmegen liveris kvanton da novaj Esperantistoj. Katolikaj Esperantistoj ricevis apogon de la pastro-filologo Gerlach van Royen, kiu favore juĝis pri E, dirante, ke ĝi estas postulo de la nuna tempo. Okazis en 1928 la 13-a internacia katolika Esperanto-kongreso en Tilburg. La katolika Radiodisaŭdigo elsendis informojn pri kaj kurson en Esperanto. La Federacio ekhavis novan gvidantaron en 1928 komencis intertraktojn kun „SAT“, ekeldonis gazeton Laborista Esperantisto, atingis, ke ĝi povis elsendigi per la Laborista Radio-Amatora Unuiĝo informojn pri E kaj eĉ kurson (1931-32) kaj helpis organizi la 11-an „SAT“-kongreson en Amsterdam. En 1930 ĝi ŝanĝis sian nomon en „Federacio de Laboristaj Esperantisto en la regiono de la nederlanda lingvo“ kaj de tiam ankaŭ havas sekciojn en Flandrujo. En 1931 ankaŭ la ortodoks-kristanaj Esperantistoj starigis sian organizon, la „Nederlandan Kristanan Esperanto-Societon“ kaj ekeldonis „Kristanan Gazeton.“ La membronombro de ĉiuj naciaj organizoj kreskis de ĉ. 1500 en la fino de 1928 ĝis pli ol 4500 en la fino de 1931. Ankaŭ en la partopreno de la ekzamenoj respegulis sin la kresko de la movado. En 1927 partoprenis 386 kandidatoj, el kiuj sukcesis 267, en 1931 ĉ. 1000, el kiuj sukcesis 688. En la fino de 1931 Holanda Esperantisto malaperis kaj naskiĝis Nederlanda Esperantisto, dusemajna organo de „LEEN.“

De tiam ĉiu el la landaj organizoj disponis pri propra organo, kio estas grava faktoro por la disvolviĝo de la movado. Ĉi tiu ankaŭ en 1932-34 regule kreskis. Precipe la Federacio multe progresis, tiel ke ĝi en l934 estis la plej granda el la Esperanto-organizoj. Malĝojiga okazintaĵo estis interna malpaco en LEEN, kiu kaŭzis en 1934 eksiĝon de parto el ĝiaj sekcioj kaj ties kuniĝon en nova organizo, la Nederlanda Esperanto-Gruparo.

Publikigaĵa agado redakti

Lernolibroj redakti

La unua eldonaĵo pri Esperanto estis la broŝuro de L.L. Zamenhof pri la internacia lingvo Esperanto, tradukita de J. M. Vaz Diaz (Esperantisto, no. 97), publikigita en Uppsala en 1896. En 1900 aperis malgranda lernolibro de 13-jara gimnaziano, J. C. Bruijn. Tiuj ambaŭ verketoj ne havis multan signifon. Post la lernolibro de Uitterdijk, jam menciita, eliris multaj aliaj. La plej gravaj el ili estas tiuj de G. H. Benink (2 eldonoj), A. Blok (13 eldonoj), Bulthuis (2 eldonoj), C. J. kaj J. C. Dirksen (4 eldonoj), P. van Dokkum (2 eldonoj), P. Heilker (2 eldonoj), J. Lem (por laboristoj), P. A. Schendeler (4 eldonoj), J. W. Sevenhuijsen (por la junularo). La Esperanto-ŝlosilon kun vortareto Nederlanda-Esperanta prilaboris H. Blok (9 eldonoj).

Vortaroj redakti

La precipaj vortaroj estas tiuj de Uitterdijk N-E kaj Esperanto-N, tiu de „Merkurio“ (W. J. v.d. Haak, M. J. Wessel, L. Wit), poste reviziita de Hendrik Coenraad Mees, la poŝvortaro de C. L. de Veer (2 eld), la vortaroj Esperanto-N kaj N-E de Antonius Gerardus Johannis van Straaten.

Aliaj lerniloj kaj informiloj redakti

Aliajn lernilojn verkis aŭ kompilis Bulthuis, G. J. Degenkamp, F. Faulhaber, d-ro F. C. Domenicus, J. B. Eiselin, Mees kaj „Merkurio“. Verketojn pri la movado kompilis G. P de Bruin, Isbrücker kaj J. M. Munters. Propagandaj broŝuroj aperis de Frato Augustinus, Baart de la Faille k. J. R. G. Isbrücker (kontraŭ Ido), H. Blok, G P. de Bruin, d-ro Domenicus, J. B. B. Dufrenne, C. F. Everts, F. Faulhaber (trad.) J. P. L. Niesten, Nutters, Klock, H. Linnebank, Lutkie, Smulders, Romein, Uitterdijk, P J. Vermaas, W. van Zon, Homulle (trad.).

Tradukoj el la nederlanda literaturo redakti

El la epoko ĝis 1934 menciindas inter alie: P. A. S. van Limburg Brouwer: Akbar (J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans), Joost van den Vondel: Gysbreght van Aemstel (J. R. G. Isbrücker), Hildebrand : El la Camera Obscura (fragmentoj, H. C. Mees), F. van Eeden: La Malgranda Johano (Bulthuis), S. Ulfers: Ostlorn (Wessel), Ivans: La Viro el Francujo (W. Versteeg-Graftdijk), W. G. van de Hulst: Jaĉjo Holm kaj liaj Amikoj (Hendrick Cornelis Leeuwen).

Esperanto-librejoj kaj -eldonejoj redakti

Por la disvastigado de literaturo zorgis la Ĝenerala Librejo „Espero“ en Hago (1911-14), direktoro J. L. Bruijn kaj poste la „Centra Esperanto-Librejo“. Ĉi tiu, privata entrepreno de Bruijn, transformiĝis en 1919 en anonima societo kun financa partopreno de diversaj esperantistoj. Ĝia akcia kapitalo estas 10.000 guldenoj, el kiu ĉ. triono estas efektive enpagita. Lastjare (1933) la rentumo estis 51/2%. De 1922 la librejo estas gvidata kiel fako de profesia librejo. En 1932 la Federacio starigis Libro-Servon, kiu ne nur vendas, sed ankaŭ mem eldonas diversajn gravajn verkojn, precipe instruajn. En 1933 ĝi vendis je valoro de ĉ. 9000 guldenoj. De post 1930 ekzistas Centra Katolika Esperanto-Librejo en Eindhoven.

Gravaj ne-esperantaj firmaoj, kiuj eldonis esperantaĵo(j)n estas: H. Honig, Utrecht, H. Meulenhoff, Amsterdam, P. Noordhof N. V., Groningen, W. J. Thieme & Cie, Zutfen J. B Wolters, Groningen, N. V. Joh. Ykema's Uitgevers Mij., Den Haag Nijgh ô Van Ditmar N. V., Rotterdam, N. V Lecturis, Eindhoven, Calenbach, Nijkerk.

Societoj en 1933 redakti

Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo redakti

Estraro de 1933 redakti

Konsilantaro de 1933 redakti

Organoj redakti

  • Laborista Esperantisto, monata, 32x25 cm, 8-paĝa, 4000 ekz.;
  • La Progresanto (studgazeto), monata, formato kaj amplekso kiel Laborista Esperantisto;
  • La Vojo, por infanoj, ciklostilita

Krome ĉiu membro ricevis Sennaciulon.

Membroj en 1933: ĉirkaŭ 3000 (inkluzive simpatiantaj membroj kaj organizoj)

Sekcioj: 93. Servoj: librejo, ekspozicioj, vojaĝantaj. bibliotekoj, gazetara servo, ekzamenoj.

Aktivuloj: J. Benjamin, Hendrika Bishoff, J. Bout, Th. Buijs, J. Diehl C. de Klerk, L. van Munster, Jan Willem Minke, W. Mudde, F. de Regt, Bart Rijpstra kaj Gerrit Woud.

Nederlanda Katolika Esperantista Ligo kaj revuo Nederlanda Katoliko redakti

Henri Damen, prezidanto, F. Marrevee, vicprezidanto, F. J. van der Burgt kaj P. G. Brand, sekretarioj, L. Weyts, kasisto, A. Beek, J. P. Korting, P. H. Penders kaj J. H. Westen estraranoj. Pastro L. J. Poel, religia konsilanto. Membroj: 1128, kiuj estas aŭtomate membroj de IKUE; lokaj grupoj: 33; lokoj, en kiuj la anoj loĝas: 219. Organo: Nederlanda Katoliko, monata, 21x14 cm. 12-16 paĝa. eldonnombro: 1200. Redaktoro P. M. Brouwer.

Aktivuloj: Th. C. van Erp, Mathilde Borret, A. N. Govers, F. Knaapen, J. Pastoor, Frato M. Wynandus van Oort, A. J. van der Burgt: J. J. Fillot, H. Haenen, Frato Nivardus, F. G. van Hoesel, F. Smarius, P. Ch. van der Vijver.

Nederlanda Societo Esperantista „La Estonto Estas Nia“ („LEEN“) redakti

P. W. Baas, prezidanto E. de Wolf, sekretario kaj red. H. Wensel, kasisto kaj adm., f-ino G. H. Benink, 2-a kas, J. V. Holleman, vicprezidanto, E. A. Koot, 2-a sekretario, P. Hendriks, J. M. Duinker, W. Grolleman, Lissauer, bibl. - Organo: „Nederlanda Esperantisto“, 2-semajna, 24x15 cm, 16-paĝa 2000 ekz. Kunlaborantoj: Henr. de Lange, Mies Smith, Jan Van Schoor. Membroj; 1500; sekcioj: 31; kursanoj: ĉ. 850.

Servoj: biblioteko (530 verk(-et)oj kaj jarkolektoj), ekspozicioj, gazetara servo, radio- kaj poŝta komisionoj, ekzamenoj; Aktivuloj: Nelly Boom, H. W. G. Centjn, G. W. H. Cote, J D. van den Eijnde, J. L. Mast, C. Offerhaus, M. F. Onnen, J. van Ravestein Jr., A. Rutgers, W. H. G. van Tintecen, L. W. J. K. Thomson J. van der Velde, A. C. van der Vet, J. Vink, G. Wirix, W. Baaten, p. Hendriks, Joh. Hartog, P. Korte W. Kunnen, L. Morean, J. Telling, Ŝ. J. Ysselstein.

Nederlanda Kristana Esperanto-Societo redakti

H. G. van Leeuwen, prezidanto, J. J. Wielheesen, sekretario, J. D. Brakel, kasisto kaj adm., H. Verburg, red. Org.: „Kristana Gazeto“, 2-semajna, 28x22 cm, 8-12-paĝa, 600 Esperantoroj. Membroj: 2.300.

Centra Esperanto-Propaganda Komisiono redakti

Starigis sin mem, estas privata entrepreno en Nijmegen de jenaj Esperantistoj:

Servoj: skriba kurso. Partoprenantoj: ĉiujare 3 000 ĝis 4 000.

Nederlanda Societo de Blindaj Esperantistoj redakti

Sekretario R. Israels.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti