Esperanto-movado en Svislando


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Svislando. (Schweiz, Suisse, Svizzera), politike nomata Svisa Konfederacio, t. e. Schweizerische Eidgenossenschaft, Conféderation Suisse, Confederazione Svizzera.

Ĝeneralaj informoj. Amplekso: 41,295 kv. km. Loĝantaro: 4 milionoj, el kiuj 3,6 milionoj da svisoj kaj 400,000 fremduloj. Parolataj lingvoj: germana 2,85, franca 0,84, itala 0,24, romanĉa 0,043, aliaj 0.027 milionoj. Ŝtata organizo: federacia ŝtato de 23 interne memstaraj landoj (kantonoj). Sendependeco rekonita en la Westfala paco 1648, daŭra neŭtraleco 1815, transformo en federacian ŝtaton en 1848. Konstitucio de 1874 (kun multaj ŝanĝoj sinsekvaj) Reprezento: Federacia kunveno (Bundesversammlung, Assemblee fedérale) kun du ĉambroj: Nacia konsilantaro kaj Konsilantaro de la ŝtatoj. Supera aŭtoritato: Federacia konsilantaro, konsistanta el sep anoj. Tiuj sep konsilantoj plenumas la oficon de ministroj. Ĉiujare estas elektata el ili la prezidanto de la konfederacio. Popoliniciato: Nur por ŝanĝi la konstitucion kaj por nelimigitaj aŭ pli longdaŭraj ol 15 jaroj ŝtatkontraktoj. Nombro de iniciantoj: 50.000. Popola decido (referendumo): Laŭ iniciato de 30. civitanoj.

La kvarlingveco (kio ne signifas, ke ĉiu sviso parolas tiujn lingvojn) kaj la geografia situacio meze de Eŭropo okcidenta igas S-n lando de trapasado de homoj kaj varoj. Bilde prezentita kiel turniĝanta plato de Eŭropo. La strukturo de la lando, altaj montoj, malvastaj valoj kreis homtipon tute apartan. Tio esprimiĝas jam en la ĉefa lingvo, la germana, parolata eĉ inter la kleraj homoj nur en la konata dialekto supergermana, la Schwytzerdütsch, kun nombro de interesaj malnovaj vortoj, ne plu uzataj en la altgermana. Tradiciema, liberecema, iafoje obstina, miksita kun sobre praktika sento, jen proksimume svisaj trajtoj. Influita multe de la franclingva (romanda) parto, tiu ĉi mozaiko kompletiĝas per kritikemo kaj forte esprimita individualismo. Tiu ĉi lasta kvalito manifestiĝas en ĵaluza defendo de rajtoj, ĉu de propra landeto (kantono) ĉu de individua rajto civitana. Tion mokemuloj nomas kelkfoje „kantona spirito“ (Kantönlisgeist).

E en Svislando. Unua provo ekplanti E-n en la ŝtonan teron de S. estas parolado de A. P. Dubois, dir. de Komerca Lernejo en Le Locle, 1898 (frato de la fondinto de l' plej malnova E-grupo svisa, „La Stelo“ en Genève, H. Dubois. Laŭ la presitaj dokumentoj estis broŝuro germanlingva, eldonita de Th. Hopt (represo el svisgermana gazeto en Thun), kiun oni povus nomi la ekmarŝo de la movado. Jaro 1903. Tiam jam aperis multobligita periodaĵo „Svisa Espero“, kiu informas pri la Svisa E-Societo fondita en 1902. SES estas laŭ aĝo la dua nacia societo E-ista post la franca, la unua, fondita en 1898.

Pioniroj. La speciala karaktero de la lando ne allasis fondon de granda movado. Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris tio, kion nomi esperantista vivo ni kutimas.

Gravan moralan subtenon ricevis la ideo int. lingvo kaj de E per la apogo de eminenta filozofo Ernest Naville (ĝenevano), membro de la „Intnstitut de France“. Estis li, kiu en „Bibliothèque Universelle“ (1900) verkis artikolon tre favoran pri E, kiun poste prezentis generalo Sébert, al la Akademio de Sciencoj. Naville je pluraj okazoj montris sian favoron al E kaj precipe kuraĝigis pioniron de nia movado Edmon Privat gimnaziano fervorplena.

Nomoj, kiuj distingiĝis en la movado, estas du nedisigeble ligitaj: Edmond Privat kaj Hector Hodler. En la unua tempo de E en S., ni vidas aperi nomojn de E. Failletaz (unua prez. de SES), de profesoro Hug (Fribourg), de Th. Renard (Genève), en kies domo loĝis D-ro Z, de S. Feierabend (Berno). Nomo preskaŭ forgesita estas tiu de Jean Borel (Vaumarcus), kiu estas la fondinto la E-eldonejo en Berlino (Moller & Borel) nuna firmo Ellersiek. Jean Borel verkis la plej uzitan germanan gramatikon („Vollstandiges buch“). Aliaj pioniroj estas: René de Saussure (Genève), Jakob Schmid (Berno), Ed. Stettler (Berno), la fratoj Stroele, (el kiuj Georges Stroele estas la talenta recenzisto de „Esperanto“). En laboristaj rondoj kaj ĉefe en Zuriko la nomo de Karl Jost restas kiel pioniro kaj kiel plej energia kontraŭulo de Ido. Inter instruistoj en germanlingva parto de S. estas Heinrich Fridor (Zuriko).

Periodaĵoj. De 1902 aperas „Svisa Espero“ kun kelkfoja interrompo. Plej ofte posedaĵo - kaj sekve riskaĵo - privata, ĝi konis „luksan tempon“, kiam René de Saussure eldonis ĝin. Sur kreta papero kun koloraj bildoj, arte aranĝita laŭ la gusto de la tiama tempo, tiu ĉi periodaĵo konkludigus falsan situacion. Estis la tempo de oferemo - granda. Oni kredis, ke sufiĉas ioma puŝo kaj la venko estas proksima. Inter tiuj, kiuj oferis multan monon por la gazeto, ni citu Karl Jost, kiu dum jaroj eldonis ĝin kun multa monperdo. - Sed en S. aperis alia periodaĵo, kiu en sia speco estas pruvo por ekzistebleco kaj ĝia malo, de speciala revuo. Estis la „Scienca Revuo“, lerte redaktita kaj pagita de René de Saussure. Dum sep jaroj aperis tiu ĉi revuo por fine iri en la manojn de firmo Hachette. Kaj ĉesis aperi en 1914 - „Esperanto“, la organo de UEA estas ankaŭ svisa produktaĵo - se ne laŭ preseja vidpunkto - almenaŭ laŭ deveno. Fondita de Paul Berthelot, Hertor Hodler akiris ĝin en 1905 kaj faris ĝin la centra organo de la praktikuloj. Ĝi estas unika periodaĵo jam pro sia migrado: presita komence en Francujo, poste en Svislando, poste en Ĉeĥoslovakujo, en Germanujo, en Belgujo, kaj fine denove en Francujo, kio ravigas la proverbon. „Oni revenas ĉiam je sia unua amo.“

Presaĵoj svisaj. La fakto, ke S. estas lingve ano de la najbaraj landoj, ne kuraĝigis la eldonistojn. Kaj sekve ne estas multaj verkoj, kiuj aperis en la lando mem. Aperis lernolibroj de svisaj aŭtoroj kaj en S.: Hopf („Anfangsründe“), Jost („Lehrbuch“), Perlet („Lehrbuch“), Schmid („Briefe“), Privat („Manuel“). Inter svisaj verkistoj E-aj Privat estas la plej konata, („Tra l' silento“, „Karlo“, „Kursa Legolibro“, „Ginevra“, „Esprimo de sentoj“, „Historio de E“, „La Vivo de Z“ k a.). Se ne aperis multaj verkoj kaj rimarkindaj, tamen S. havas la honoron esti la centro por la praktika agado, el kiu fluis la ĉefa dokumento de la movado: la „Jarlibro de la E-Movado“, kiu evoluis de simpla libreto de 24 paĝoj al dika volumo kelkcentpaĝa. Unika estas ŝlosilo de E en la 4-a, kutime forgesata lingvo de S., latinida idiomo kun etruskaj restaĵoj, parolata en Grizono.

Universala Esperanto-Asocio. S., por multaj ne-svisoj idealo de intergenta kunvivado harmonia, estas denature destinita doni hejmon al la centro de la E-Movado. Tion d-ro Z mem jam antaŭvidis kaj la faktoj pravigis lin. - Fondita laŭ ideoj de ne-svisoj, UEA montras tiom da tiaj trajtoj svisaj, ke oni ne povus ja paroli pri ĝi, ne pensante al la lando de la sidloko. Estas feliĉa kuniĝo de multaj faktoroj, kiuj igis la urbon Ĝenevo centro de la movado, kiel ĝi fariĝis centro de aliaj tre gravaj movadoj internaciaj ka fine sidejo de interŝtataj organizaĵoj, Ligo de Nacioj, Int. Labora Oficejo. (Pri UEA v. apartan artikolon).

E-istoj en Svislando. La jam aluditaj ecoj de S kaj la centrigo de la movado, kaŭzis, ke en S. vivas daŭre aŭ por certa tempo, alilandaj E-istoj. Multaj samideanoj alilandaj studis en S. kaj iuj konatiĝis kun E dum studado tie ĉi. La centrigo de la movado alvenigis konatajn E-istojn, kiuj por certa tempo aŭ daŭre restas tie ĉi, inter ili Renaud Richez, Andreo Cseh, Petro Stojan, Robert Kreuz k. a.

Kongresoj. En S. okazis ses UK-j: la 2-a en Ĝenevo, 1906, la 9-a en Berno, 1913, la lasta antaŭmilita kongreso, la 17-a en Ĝenevo, 1925, 1938 la lasta kongreso antaŭ la dua mondmilito kaj 1947 la unua post la dua mondmilito en Berno, kaj finfine 1979 la lasta svisa UK en Lucerno. Prezidis la duan kongreson pastro Schneeberger kaj estas fiksita dum ĝi la kreo de la Konstanta Kongresa Komitato. Oni fondis sub la impulso de generalo Sébert la Sciencan Asocion E-istan, kiu konis poste tre belan, evoluon. La naŭan kongreson prezidis konata pioniro Jakob Schmid. Ĝi estis la fino de la bataloj pri reformoj, esprimita per deklaro de fido al la Lingva Komitato. Fine la 17-an kongreson en Ĝenevo, prezidis d-ro Edmond Privat. Inter la serio de kongresoj la Ĝeneva estis la plej bela kaj plej harmonia. Dum ĝi estas inaŭgurita la Somera Universitato, ideo de Privat.

Fremdaj E-istoj. S., turisma kaj restada teritorio altiris ankaŭ fremdajn E-istojn, ĉu por studi, ĉu por ripozi kaj restadi pli longe. Aro inter tiuj samideanoj okupas hodiaŭ gravajn postenojn en siaj landoj kaj ĝojige estas konstati, ke ĉiuj memoras kun plezuro la tempon pasigitan en S.: Devjatnin, Evstifeieff, d-ro Ostrowski el Yalta, f-ino Sarapova el Kostroma, s-ino Umanski el Odessa, fidela anino de La Stelo en Genève, d-ro Schacht (Ĉernauti), I. H. Krestanoff, Pirdop, infanoj de d-ro Zamenhof, d-ro Emiljan Loth, Pabjanice kaj multaj aliaj.

Skismo. La jena priskribo ne estus kompleta, ne menciante ion pri la skismo kaŭzita en 1907 per la apero de Ido. En S. ĝi kalkulis aron da fervoraj, por ne diri fanatikaj defendantoj. Inter la kondukantoj ni citu pastron Schneeberger, parlamenta stenografo, eks-prezidinto de la Svisa Esperanto-Societo, la komerciston Anton Waltisbühl en Zuriko, fine la idistan pratotipon Albert Nötzli en Zuriko. Aliaj konataj personoj, malpli inter la E-istoj sed en publika vivo estis la fratoj Wenk en Bazelo, el kiuj unu revenis al E per solena deklaro okaze de la naŭa kongreso en Berno. La diskutoj kaj disputoj kun la idistoj fariĝis plej akraj en Zuriko kaj ĉefe inter du personoj: Nötzli kaj Karl Jost. Rerigardante, oni povas diri, ke la forblovon de la idisma danĝero oni dankas en germana S. al la persista, obstina kaj preskaŭ fanatika laboro de Karl Jost. Hodiaŭ la idisma movado iam konsiderinda pro la nomo de kelkaj favorantoj kaj timinda pro la batalforto de aliaj, estas komplete disblovita. GEORG AGRICOLA.


En 2003 Svisa Esperanto-Societo festis en granda soleno sian 100-jariĝon. Nuntempe la Svisa Esperanto-vivo koncentriĝas en la franca parto de Svislando en La Chaux-de-Fonds ĉefe CDELI sub la gvido de Claude GACOND (fako de la urba biblioteko ekde 1967); sed ankaŭ en la urboj Laŭzano kaj Ĝenevo. Aliflanke en alamana Svislando en Wil kie aktivas la familioj Pochanke kaj en Zuriko, kie viglas Esperanto-Societo Zuriko sub la gvido de Dietrich Michael Weidmann. Mejloŝtono en 2006 estas la apero de la Svisa Enciklopedio sub la redaktado de Andy Künzli ([1]).

Kiom da esperanto-parolantoj vivas en Svislando? La nombro de aktivaj esperantistoj en Svislando estas proksimume 150, dum la nombro de Esperanto-parolantoj estas tre malfacile taksebla. En la tradiciaj kursoj de la lokaj grupoj CDELI kaj KCE jare lernas la lingvon proksimume 30 novaj personoj, multe pli signifa estas nuntempe la nombro de perretaj lernantoj - por kalkuli ilian ciferon ne ekzistas rimedo, ĝi kun certeco estas pli granda ol la nombro de tradiciaj lernantoj. La nombro de novlernantoj jare do estas inter 60 kaj 200 personoj, taksante averaĝan vivodaŭron de persono post la eklernado je 50 jaroj tio donas kvanton el inter 3000 kaj 10000 personoj, kiuj havas konon de Esperanto en Svislando. Tio estas cifero kongruanta ankaŭ kun la spertoj de enketoj kaj reagoj de legantoj, se en la gazetaro aperas artikoloj pri Esperanto.

(Ekverkis supran paĝon Ernst von May (1922 - 1-a de julio 2004) estis membro de la movado en Oberuzwil.)

Ekde 2006 Svisa Esperanto-Societo estas gvidata de du kun-prezidantoj: alemana viro Dietrich Michael Weidmann kaj romanda virino Mireille Grosjean.

Ekde la jaro 2008 grava renkontiĝo okazadas ĉiun jaron en oktobro: SFERO, Svisa Familia (aŭ Feria) Renkontiĝo Esperantista. Tiu evento grupigas ĉefe la familiojn, kie denaskuloj kreskas.

EdE-S