Esperanto-muzeo estas muzeo kiu ekspozicias materialojn pri Esperanto, Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo. Ofte ĝi estas ligita kun Esperanto-biblioteko.

Esperanto-muzeoj ne nur kolektas diversajn objektojn kaj materialojn (kiel libroj kaj arkivaĵoj), sed ankaŭ prezentas ilin konstante aŭ por difinita tempo, laŭ diversaj planoj kaj programoj.

La distingo inter muzeo, biblioteko kaj arkivo ne ĉiam facilas. Ofte temas pri diversakcenta kombino de ili.

Listo de la Esperanto-muzeoj redakti

En 1980 la Marinko Gjivoje eldonis referencverkon pri la tiama stato de Esperanto-muzeoj[1]. Jen kelkaj famaj Esperanto-muzeoj:

La plej kompleta kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko en la mondo, troviĝas ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Biblioteko de esperantlingva literaturo.
Ekspozicio pri Esperanto-movado kaj biblioteko.
Ekspozicio de objektoj pri Esperanto-kulturo en 5000 m²-loko.
Publika arkivejo, dokumentejo kaj konstanta ekspozicio pri Esperanto.
Inaŭgurita en la jaro 1968, ĝi havas imponan stokon de 8400 libroj, 12315 jarkolektoj kaj 2485 periodaĵoj (laŭ statistikoj de 1993).
Inaŭgurita en la jaro 2009.

Referencoj redakti

  1. (eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.