Esperanto Desperado
Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado", mallongigite Espo Despo) estis internacia grupo kiu kantis ritmajn, dancigajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La grupo agadis en Danio. La membroj venis el diversaj lokoj, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio — kaj plej laste el Ganao. Ĉiuj loĝis en Kopenhago.
Esperanto Desperado | |
---|---|
Esperanto Desperado dum la UK en Gotenburgo, 2003
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Danio |
Ĝenroj | Skao Rokmuziko |
Aktivaj jaroj | '90 - 2005 2006 - ... |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Retejo | esperantodesperado.dk |
La muzikon por la grupo plejparte verkadis Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović, Kim J. Henriksen kaj Helle Eble Cleary la tekstojn, krom Amiro, Kimo kaj Helle verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludis miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko, afro, skao ktp.
Historio
redaktiLa grupo estis fondita en meze de la 1990-aj jaroj. Tiam kun Helle, Amir kaj Kimo kaj la fratino de Kimo, Birgitta Maria. En la komenco ili nomiĝis Brokantaĵoj, ĉar ili komence ludis plurajn kantojn de Amplifiki. Do reuzis la kantaĵoj.
En 1997 ili ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado, ĉar ili ofte ludis por danoj kiuj nek povis kompreni la nomon kaj nek povis prononci ĝin. Jam kiam ili devis ludi koncerton sub tiu nomo ili estis invitita al la dana radio kaj ludis tie vivante. Tuja sukceso kun la nova nomo.
En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, broKANTAĴOJ[1]. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo; por la dua KD Hotel Desperado, Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas Crowfurd. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwornu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de la grupo okazis en la IJK 2005.
Post la malfondiĝo en 2005, la anoj de Esperanto Desperado fondis du novajn grupojn: EspoDespo kaj Hotel Desperado.
Anaro
redaktide Esperanto Desperado
Diskaro
redakti- 2000 - broKANTAĴOJ
- Jen venas
- Grava
- Festeno
- Amantino
- Lando de amo
- Espo-Despo
- Sola
- En la mateno
- Feliche
- Am’ iris for
- La anaso kaj la simio
- For !
- Ska-virino
- 2004 - Hotel Desperado
- Ska ritmo
- Ĉi-nokte
- Ĉu vivas vi?
- Kial?
- Dancu
- Sunradio
- Fatalino
- Omaĝe al Marie Schrøder
- Hotel Desperado
- Mi malbenas militon
- Ne permesas
- Filo mia
Vidu ankaŭ
redakti- oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- EspoDespo
Notoj
redakti- ↑ broKANTAĴOJ ĉe Vinilkosmo
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] ĉe Vinilkosmo