Esperanto Framasona

Esperanto Framasona estas framasona organizaĵo, kiu ekestis el la Espero Framasona, kiu estis fondita la 5-an de aŭgusto 1905 dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.

Esperanto Framasona
organizaĵo
Komenco 5-a de aŭgusto 1905 vd
Lando(j) Francio vd
Ĉefestro(j) Sebastião de Magalhães Lima vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Poste iĝis Universala Framasona Ligo, fondita en 1913 dum la Universala Kongreso en Bern.

Elektitaj komitatanoj estis Karl Barthel, Frankfurt, Prof. Massinon, Vesoul, Prof. Bonjour, Neuchatel, s-ro Pourcines, Nancy. Vizprezidanto estis kolonelo John Pollen (1848 - 1912), kiu estis gubernatoro de la brita kolonio en Hindio.

Dum la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, en 1907, okazis akcepto la kembriĝa loĝio "Sir Isaac Newton". Pourcines, kiu ne ĉeestis, rezignis pri sia posteno kaj oni ne plu aŭdis pri li en esperantistaj rondoj.

La grupo kunvenis en 1906 en Gento; en 1907 en Cambridge; 1908 en Antverpeno kaj havis kelkcent membrojn. La aktiveco ne estis videbla. Ekzistas nur informilo, kiu aperis de tempo al tempo.

Fontoj redakti