Esperanto Modelo
Esperanto Modelo (ankaŭ Esperanto-Modelo laŭ la unua paĝo) estas legolibro formita de originalaj tekstoj de L. L. Zamenhof, selektitaj kaj komentariitaj de Ismael Gomes Braga, eldonita de FEB en 1938 (3-a eldono en 1991, eldonloko Braziljo, ĝis 10.000 kopioj). La verko havas partojn en Esperanto, sed precipe en la portugala. Ĝian antaŭparolon verkis Antonio Caetano Coutinho, sub la titolo Notas sobre o Esperanto no Brasil até 1906 ("Notoj pri Esperanto en Brazilo ĝis 1906"), kie li skribis precipe pri sia propra sperto kaj vidpunkto.
Esperanto Modelo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ismael Gomes Braga | |
Eldonjaro | 1938 | |
Urbo | Rio-de-Ĵanejro | |
Eldoninto | FEB | |
Esperanto Modelo funkciis siatempe precipe kiel komplemento al lernolibro Esperanto sem mestre, unu el la precipaj lernolibroj de Esperanto en la portugala.