Esperanto Nederland

landa organizo de Esperanto en Nederlando, Landa Asocio de UEA

Esperanto Nederland estas tutlanda Esperanto-asocio de Nederlando, kiu estas landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio. Esperanto Nederland partoprenas en la Drongo Lingva Festivalo kaj organizas almenaŭ du studsemajnfinojn jare. Multaj komencantoj ekstudis la lingvon Esperanto per la Duolingo-kurso kaj lernas paroli dum tiuj ĉi studsemajnoj.

Esperanto Nederland
Emblemo de Esperanto Nederland
Lando  Nederlando
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1905 / 1994
Interretejo esperanto-nederland.nl
vdr

Misio redakti

La kultura celo de la organizo estas faciligi la lingvan komunikadon en internaciaj rilatoj per pli facile lernebla kaj pli justa, transnacia lingvo. La idealo tradicie estis tiu de multlingva kaj plurforma eŭropa socio, kun egala traktado de ĉies lingvo kaj kulturo. La organizo subtenas la dotitan katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. La asocia revuo Fenikso (antaŭe FEN'X) estas eldonata ĉiun duan monaton.

Historio redakti

Esperanto Nederland estiĝis en 1994, unue per formala nomo Federacio Esperantista de Nederlando (FEN), el fuzio de Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" kaj Federacio de Laboristaj Esperantistoj.

Kelkajn jarojn poste aliĝis ankaŭ la Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto — la nederlanda branĉo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — kaj la Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj. La nederlanda branĉo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ne aliĝis. Per tio la nederlanda movado supervenkis la malnovan disiĝon socian, kiu estis tipa por Nederlando. Tamen substrekindas, ke ekde la komenco de la 20-a jarcento la Esperanto-movado havis aparte fortan pozicion en Nederlando. Tion reflektas interalie la faktoj, ke en la lando ekde 1930 situas la Internacia Esperanto-Instituto, ekde 1993 en propra domo en Hago, kaj ekde 1955 en Roterdamo la Centra Oficejo de UEA. Kaj eksterlandaj esperantistoj estis ĉiam denove impresitaj, kiam ili ankoraŭ en la 1980-aj jaroj telefonis el telefonbudoj de la ŝtata nederlanda poŝto (antaŭ ol poŝtelefonoj iom post iom anstataŭis la telefonbudojn) kaj tie ĉiuj instrukciojn legis en la nederlanda, franca, angla, germana kaj en Esperanto.

Komence de la 2000-aj jaroj la nomo estis ŝanĝita al Esperanto Nederland, en deziro havi ne du malsamajn nomojn en la nederlanda kaj en Esperanton, sed komunan nomon kompreneblan en ambaŭ lingvoj.

Eldonado redakti

Membroj de Esperanto Nederland ricevas dumonatan asocian gazeton. De 1994 ĝis almenaŭ 2010, la gazeto nomiĝis FEN’X [FENiks], kiel aludo al la origina asocia mallongigo FEN kaj al la mitologia birdo Fenikso, kiu ĉiun kvinan jaron bruliĝas kaj rejuniĝinta leviĝas el sia cindro. De plej malfrue la jaro 2014 ĝi simple nomiĝas Fenikso.

Estraro redakti

En la jaro 2024, la estraro de Esperanto Nederland estas:

Eksteraj ligiloj redakti