Esperanto-movado en Cearao

(Alidirektita el Esperanto en Cearao)

Eble la unua esperantistoj en Cearao estis kelkaj homoj kiuj memlernis la lingvon. Manoel Cândido de Sena, kiu loĝis en vilaĝo São José, ĉe la bordo de la rivero “Acaraú”, en la komenco de la 20-a jarcento eble parolis Esperanton. Joel Linhares, en 1908, ekkonis, en Canindé, monaĥon Silvério, kiu legadis atente malgrandan Esperanto-libron.

Moacir Caminha estis la komencanto de la movado en Fortaleza. Li naskiĝis en Icó, kaj iĝis lernanto de Esperanto per influo de francaj esperantistoj per multaj publikigaĵoj, kion li legadis, kaj fine li fondis kurson de Esperanto en la 3-a de novembro 1911, en “Escola Moderna do Ceará”, kies direktoro li estis. Tiu kurso nomiĝis “Tero kaj Libereco”, ĝi funkciis ĉe la strato Senador Pompeu, 241.

En la 1-a de Decembro de la sama jaro, Moacir Caminha fondis novan kurson de Esperanto, kiu funkciis ĉe la strato Barão do Rio Branco, 232, kun la sekvantaj lernantinoj: Ceci Abreu, Maria de Lourdes Abreu, Maria do Carmo Abreu, Maria Luiza Abreu, Maria Antonieta de Abreu, Frutuosa Araújo, Maria Anésia Ferreira, Maria José Ferreira, Engrácia Ferreira, Rosa Ferreira, Ofélia Abreu Gomes kaj Lélia Lustosa Vasconcelos. La gazetoO Jornal do Ceará”, de Valdomiro Cavalcante, anoncis la okazaĵon en la 6-a de decembro.

Demócrito Rocha, en 1913, kune kun Eurico Pinto, fondis la unuan Esperanto-klubon en Ceará.

Moacir Caminha aktive partoprenas en “Esperanto-Klubo Cearense” kaj en ĝia reorganizado la 3-an de aŭgusto 1917 kune kun Eurico Pinto, Josias de Moura, Joaquim Bessa Pereira, Manoel Mendes Queiroz, Francisco Assis do Rego Falcão, Francisco Paula Medeiros kaj Raimundo Guedes da Mota. La klubo funkciis ĉe la strato Major Facundo, 256, kvankam ĝi funkciigis kelkajn kursojn, ĝi havis efemeran vivon.

Joaquim Bessa Ferreira estis invitata de Eurico Pinto reorganizi Cearaan Esperanto-Klubon, la 14-an de Aprilo 1919; li decidis fondi novan asocion, kies nomo estus “Ĉiam Antaŭen”, sed la nomo akcepita de la plejmulto estis “Nova Samideanaro”. La 30-an de Aprilo de la sama jaro Moacir Caminha estas akceptita en la klubo. Por fariĝi ano la kandidato surmetadis la manon sur granda verda stelo kaj prononcadis la sekvantan ĵuron:

“Ĉesu mi vivi, se mi ne kore laboros por la progreso de Nova Samideanaro, por disvastigo de Esperanto kaj por grandeco de l’ homaro”.

Eble pro tiu ĵuro, Nova Samideanaro kreskis kaj multe vivis. La 6-an de marto 1921, propone de Antônio Freire Jucá, estis kreataj kategorioj de honoraj membroj kaj membroj reprezentantoj. Estis elektitaj honoraj membroj: Julio de Matos Ibiapina, Nuno Baena, Couto Fernandes, Francisco de Menezes Pimentel, Cândido Jucá, Justiniano de Serpa, João Tomé de Sabóia e Silva, Hermínio Barroso, Barono de Studart, D. Manoel da Silva Gomes, Ildefonso Albano, Elcias Lopes, Giovanni Leoni, Alba Valdez kaj José Acioli. Kvar Membroj Reprezentantoj estis elektataj: Ana Weyne, en Afonso Pena, nuntempe Acopiára; Cora de Castro, en Giráu, nuntempe Piquet Carneiro; Stela de Castro, en Floriano; kaj Manoel Feitosa, en Crato.

La 29-an de Januaro 1922 Caminha publikigis la revuonBrazila Vivo”, kiu estis la dua revuo en Esperanto eldonita en Brazilo kaj la unua en la Nordoriento. La 30-an de Julio 1923 li eldonis novan revuon, tute en Esperanto, kies nomo estis “Nova Mondo”. Moacir Caminha translokiĝis al Rio de Janeiro, kie li daŭre laboris por Esperanto.

Francisco Falcão direktis la destinon de la asocio dum du jaroj kaj je la proksimo de la lasta mandato li kreadis esperantajn kursojn kiel la kreitan en “Phoenix Caixeiral” la 3-an de aprilo 1922, kurso por klarigo al José Joaquim de Oliveira Paiva kaj Carlos Pinho, direktoroj de la klasorgano de la komercistoj. En la sama jaro funkciis kelkaj kursoj en la loĝejo de Amélia de Castro kaj en tiu de Moacir Caminha ĉe strato General Sampaio, 330; en Crato, pastro Feitosa instruis en “Escola do Comércio”; kaj en Iguatu, Izabel Linhares disvastigadis la internacian lingvon laŭ sia povo.

La beletra vivo kreskadis ĉiam plu. Joel Linhares, vicprezidanto elektita en 1922, skribis sonetonAl Nova Vivo”, eldonita en Brazila Vivo la 22-an de Januaro de la sama jaro. Ĝi estas la unua soneto en Esperanto en Ceará.

Nova Samideanaro ankoraŭ en 1930 aniĝadis al Brazila Esperanto-Ligo.

Cariry Esperantista Asocio fondita en Crato je la 24-a de Marto 1921, venkanta iniciato de la pastro Manoel Feitosa, kiu kalkulis je la decida kunlaboro de Antônio Freire Jucá, tiama sekretario de Nova Samideanaro. Aliĝis al la nova asocio: Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiama episkopo de Crato, kaj diversaj pastroj kaj komercistoj.

Katolika Esperantistina Klubo fondita en 1938, de Demócrito Rocha, asocio kiu malaperis post lia morto. La unua prezidanto de KEK estis Maria Stael Porto, kiu fariĝis monaĥino kaj estis anstataŭita de sia fratino Zeneide Porto. Estis membroj de KEK la virinoj: Guiomar Aquino, Lúcia Rocha Dummar, Neusa Nepomuceno, Angélica Campos kaj aliaj.

Grupo Esperantista Limoeiro do Norte” kreita je la 1-a de Septembro 1940, de D-ro Deoclécio Lima Verde.

Verda Stelo Esperanta Grupo kreita de la armea leŭtenanto João Gurgel de Moura, en Baturité, la oficiala inaŭguro estis je la 7-a horo vespere de la 15-a de Decembro 1940, ĉe la Placo de la Ĉefpreĝejo, 68. Ĝi estis unu el la plej belaj festoj omaĝe al la kreinto de la Internacia Lingvo. La estraro: Prezidanto, João Gurgel de Moura; Vicprezidanto, José Francelino de Oliveira; kaj Kasisto, Luiz Erick de Menezes. Partoprenis tiun grupon: Audísio Lopes de Sousa, Osvaldo Pires de Holanda, Álcimo Cavalcante de Aguiar kaj aliaj.

La 15-an de Marto 1945 estis fondata en Fortaleza, Cearaa Esperanta Asocio, kies sidejo estis en la strato Major Facundo, 490. La inaŭgura kunsido estis solena kaj ĉiuj alvokis la memoron de Demócrito Rocha, longe reverenciata en tiu tago. La unua prezidanto de Cearaa Esperanta Asocio estis samideano Fernando Bezerra Fernandes. Baldaŭ la asocio aliĝis al BEL. Kvankam kreita kun granda entuziasmo ĝia vivo estis efemera, eĉ tiele estis realigataj pluraj esperantaj kursoj en tiu tempo. En tiu jaro, Hildeberto Valente Ramos reprezentis Cearaon en 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Dua duono de 20-a jarcento redakti

En 1949 alvenis al Fortaleza José Lins de Albuquerque. Fervora esperantisto, zorgis pri la fondado de Esperanto-Klubo, kiu funkciis ĉe la strato General Sampaio, 1.227, loĝejo de Antônio Eugênio Cavalcante, kaj tie li komencis plurajn kursojn. La nombro de anoj pligrandiĝis rapide. Estis interparolado, distroj, piknikoj kaj ekskursoj. José Lins de Albuquerque kaj José Eduardo Ribeiro, la plej entuziasmaj, komencis je la 26-a de Marto 1950, programon de disvastigo de Esperanto pere de radiostacio PRE-9, ĉiu dimanĉo de la dua ĝis la dua kaj kvarono posttagmeze. Unu el la dissendadoj estis aŭdita de Secundino Ferreira Passos, kiu komencis lerni Esperanton jam 65-jaraĝa. Secundino, antaŭvidante en Esperanto manieron kunigi la homaron, fondis en 1946Ŝparejo por disvastigo de Esperanto” ĉe Spiritisma Brazila Federacio, al kiu li donacis kvindek mil kruzejrojn. Tuj poste, Secundino skribis al José Lins de Albuquerque, kiu invitis lin viziti la kurson. Estis lanĉita la semo por fondi “Cearaa Esperanto-Klubo” kun sidejo en la strato Floriano Peixoto. Secundino estis la financa subtenilo de la klubo. Cearaa Esperanto-Klubo havis tri kategoriojn da membroj:

  1. Honormerita, tiuj kiuj donacis je unufojo mil kruzejrojn;
  2. Efektiva, tiuj kiuj pagis monate dek kruzejrojn; kaj
  3. Kontribuanta, tiuj kiuj pagis monate du kruzejrojn.

Estis honormeritaj membroj: Secundino Ferreira Passos, Agostinho Soares, Valdemar Larim kaj Guiomar de Aquino.

En malpli ol unu jaro Cearaa Esperanto-Klubo havis preskaŭ centon da anoj efektivaj kaj pli ol cento da kontribuantoj.

La 14-an de Aprilo 1954, profitante la daton por omaĝi la memoron de Zamenhof, Paulo Amorim Cardoso, unu el la plej dinamikaj membroj de Cearaa Esperanto-Klubo, fondis esperantan kurson per korespondado, kiu ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto. La diplomoj estis disdonitaj de Brazila Esperanto-Ligo. Poste, en Januaro 1955, Paulo Amorim Cardoso akiras “Instituto Tiradentes” kaj tie li instalas “Escola Zamenhof”. Pro la foriro de Secundino kaj José Lins de Albuquerque, Cearaa Esperanto-Klubo perdas fortojn, instaliĝas en Gimnazio “Rui Barbosa” kaj fine en “Instituto Tiradentes”, en Februaro 1955. Tiam Cearaa Esperanto-Klubo intermiksiĝis kun Paulo Amorim Cardoso, kiu en Majo 1955 inaŭguris “Salonon Zamenhof” en sia edukejo. En la 15-a de Decembro 1955 li eldonis “Unuan Libron de Esperanto” adaptita al la unua klaso de la unuagrada kurso. Nelacigebla virino en Cearaa Esperanto-Klubo estis Guiomar de Aquino, kiu subtenis Esperanto-kurson en vespera ĵurnalo “Correio do Ceará”, de la 11-a de Majo 1955 ĝis la 28-a de Aŭgusto 1956. Cearaa Esperanto-Klubo nutriĝadis de la venkoj de ĝiaj plej aktivaj membroj, kiam la realigo de la 6-a Nordorienta Kunveno de Esperanto kunportis al ĝi spiritan nutriĝon por postvivi.

Esperanto-Klubo Demócrito Rocha la 15-an de Decembro 1955 fondiĝis en Messejana, ĉe Gimnazio Getúlio Vargas, kies direktoro, Ernesto Mattos Gurgel do Amaral, amiko de Esperanto, inaŭguris salonon kun grandaj literoj surskribitaj: “SALONO DEMÓCRITO ROCHA – Esperanto, Lingvo de la Homaro”.

Esperanto-Klubo Demócrito Rocha estis finance subtenita de Lúcia Dummar, kaj la lecionoj estis gvidataj de José Dutra Mendes, kiu estis unu el la plej gravaj entuziasmuloj de Esperanto en Ceará. La lecionoj komenciĝis je la 15-a de Februaro 1956.

La baza okupo estis la disvastigado de Esperanto, sed Joaquim Bessa Pereira avertis kontraŭ tia orientado, ĉar oni devus komenci uzi la Internacian Lingvon. Nova Samideanaro jam estis literatura asocio.

Guiomar de Aquino, Paulo Amorim Cardoso kaj José Dutra Mendes subtenis la esperantan movadon en Fortaleza. Guiomar instruadis pere de la gazetaro, José Dutra Mendes instruadis en Esperanto-Klubo Demócrito Rocha, kaj Paulo Amorim Cardoso instruadis en Instituto Tiradentes, Cearaa Asocio de Ĵurnalistoj kaj en aliaj lokoj. Arlindo Castor de Lima petis helpon al Paulo Amorim Cardoso, ĉar oni deziris organizi la 6-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto en Fortaleza, sed Paulo Amorim neis la eblecon de Fortaleza organizi la eventon kaj pri tio plendis Arlindo pere de artikolo en “O Poti”, de la 4-a de Decembro 1955. Deoclécio Lima Verde iniciatis kaj invitis Álcimo Cavalcante de Aguiar pritrakti la aferon kun Paulo Amorim, kiu akceptis helpi kaj labori se iu prenus sur sin la respondecon. Álcimo prenis sur sin la prezidantecon de la Organiza Komisiono.

La Organiza Komitato kontaktis la nordorientajn esperantistojn tra iliaj asocioj kaj la rezulto estis granda nombro da aliĝoj, kiu estis preskaŭ cent. Guiomar de Aquino sukcesis de la Ŝtato helpon de dudek mil kruzejroj. Estis garantiita la sukceso de la Kunveno.

21-a jarcento redakti

La 87-a Universala Kongreso okazis en Fortaleza, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2002.

Per la alveno de Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, en la jaro 1999, kune kun la tiama prezidanto de BEL, Osvaldo Pires de Holanda, kaj la paro Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon, kaj antaŭ la kondiĉoj prezentitaj de la urbo, Tasso Jereissati, estro de Ceará, disponigis la Sekretariinon pri Turismo de la Subŝtato, D-ino Anya Ribeiro.

Kvankam alia urbo, eŭropa, kandidatiĝis al realigo de la kongreso, pro la bona impreso elmontrita de la direktoro de UEA la cearaanoj konvinkiĝis pri la sukceso igi la kongreson kaj tuj komencis labori sub la entuziasma komando de Wandemberg Ribeiro Morais, kiu organizis la jenan provizoran komitaton:

Prezidanto, Wandemberg Ribeiro Morais; Vicprezidanto, Prof. Paulo Amorim Cardoso; Sekretario, Inĝ-o Michelson Sávio Herbster Moura; Kasisto, Francisco de Assis Caetano; Protokolisto, Antônio José da Silva; Ekskursoj, Maria Emília Buarque de Lima; Junularaj Aferoj, José Marcos de Castro Martins kaj Iraneide de Oliveira Lopes; Artaj Aranĝoj, Tarcisio Meireles de Lima kaj Karla Meireles Cardoso; Infana Kongreseto, Olívia Carvalho de Melo kaj Elisângela Alves da Silva; Eksterlanda Informado, Adelson Alves Sobrinho, Raimundo Ferreira de Araújo, Rômulo da Costa Nântua kaj Francisco Barbosa Filho; Sciencaj Programoj, Dr-o César Barros Leal; Loĝado, Cláudio Lacerda Moura Brasil.