Esperanto en perspektivo

(Alidirektita el Esperanto en Perspektivo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto en Perspektivo : faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo (EeP) [1] estas manlibro pri Esperanto, verkita komune de Ivo Lapenna, Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (1974, eldonis UEA, 845 paĝoj kaj indeksoj).

Esperanto en Perspektivo : faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo
Esperanto en Perspektivo : faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo
Esperanto en Perspektivo : faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1974
Urbo Londono
Eldoninto UEA
Paĝoj 845
vdr

Prahistorio

redakti

UEA-prezidanto Ivo Lapenna iniciatis la verkon, pensante unue pri pliampleksigita de sia La Internacia Lingvo : faktoj pri Esperanto el 1952, konciza manlibro pri Esperanto. Fine de la 1960-aj jaroj estis planoj ankaŭ pri nova Enciklopedio de Esperanto. Ambaŭ ideoj eniris la koncepton de EeP.

Taskodivido

redakti

Kiel direktoro de CED, UEA-sekcio, Lapenna decidis pri la bazaj principoj de la verko kaj kiel ĉefo-redaktoro dividis la taskojn. Li mem verkis interalie la historion de UEA post la Dua Mondmilito, do la tempon en kiu li mem funkciis en la gvidado de la Asocio.

Redaktoro (la kunordiganto de la plej multaj kunlaboradoj) estis Ulrich Lins, kaj verkanto pri multaj historiaj temoj. Lia historio de la movada organizado ĝis la dua mondomilito plenigis longtempan mankon. Cetere li prezentis siajn studojn pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj. Preskaŭ samtempe Lins publikigis La Danĝera Lingvo, sed - male ol en EeP - kun precizaj referencoj (unua eldono 1973, la plej aktuala esperanta estas de 2016).

Tazio Carlevaro okupiĝis pri literaturo kaj bibliografio. Victor Sadler, la direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de la revuo Esperanto de UEA, estis la teknika redaktoro, kio signifis akcepti la manuskriptojn de la verkintoj kaj rilati kun la presejo. Simo Milojeviĉ, redaktoro de Esperanto ekde 1973, serĉis bildojn kaj aranĝis ilin en la verko; per la elekto de la prezentitaj personoj li provis iomete krei ekvilibron al Lapenna, kiu foje malmulte aŭ tute ne menciis neŝatatojn. Krome multaj pliaj personoj kontribuis al la verko.

Eldono kaj valoro

redakti
 
Kovrilpaĝo de Esperanto en Perspektivo

Pro deziroj de Lapenna, pliampleksigi ion, aldoni pliajn ĉapitrojn, reverki ion, la verko ne fariĝis preta en 1972, sed nur en 1974. Ankaŭ pro Lapenna mankas precizaj referencoj, aperas nur bibliografioj fine de ĉapitroj. EeP estis vendosukceso malgraŭ iom alta prezo (sepdek guldenoj), kaj estis elvendita proksimume fine de 1987.

Kritiko

redakti

Kvankam EeP ankoraŭ ne estas anstataŭigita de pli aktuala verko, kaj kvankam ĝi estas bezonata de preskaŭ ĉiu esploranto pri la movado, ĝi estas problema kelkrilate, precipe pro tio, ke ofte iu temo estis pritraktita de homo kiu persone rilatis al ĝi aŭ kiu pro alia kialo havis problemojn objektive rilati al la temo. Simile statis jam en Enciklopedio de Esperanto.

La fakto, ke la verko estis ankaŭ personece influita de Ivo Lapenna, la precipa aŭtoro kaj redaktoro, estas konstatebla jam sur la ekstera dorsflanko de la libro: Tie la titolo estas aranĝita kiel

"espe
ranto
en
pers
pekt
ivo"

per kio elstariĝas la antaŭnomo de la ĉefa aŭtoro, kies plena nomo tie ne troviĝas; ludeto nekutima por verko kun serioza pretendo.

La ĉapitron 18, kiun verkis Ivo Lapenna, li nomis "Konstruado de Moderna UEA (1948-1973)" (p. 548 - 634). En ĝi, sur paĝo 625, aperas tutpaĝa bildo de Lapenna kun la subskribo "Prof. D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. (Foto Kehlet)"; okazas ne tre ofte, ke aŭtoro de faka libro tiel prezentas sin mem kun mencio de veraj aŭ asertataj meritoj. Lapenna krome prezentas la unuopajn jarojn de la postmilita periodo kun regula menciado de la membronombroj - sed ne aldonas la devenon de la kreskoj. Ekzemple por 1954 li indikas 17.001 kiel membronombron, por 1956 25.171 - sed mankas informo, ke en 1955 kaj 1956 aliĝis interalie la multmembraj germana, pola, japana kaj bulgara landaj asocioj. Ankaŭ la resuma tabelo sur p. 632 montras la membronombrojn (sumo de individuaj kaj asociaj membroj) por 1948 (17.707), 1955, 1964 kaj 1971 (32.070) sen aparta klarigo; el la aldonita kvanto de aliĝintaj landaj asocioj (ekz. 19 en 1948 kaj 34 en 1971) klariĝas, ke la kresko estis plejparte ekstera per aliĝo de novaj asocioj. Mankas informo pri la nombro de individuaj membroj, kiu fakte estis 6.120 en 1948 kaj 6.999 en 1971, kio signifas mezuman jaran kreskon de 0,6 % - malpli impona ol la aŭtoro supozeble ŝatus; Lapenna estis UEA-estrarano inter 1955 kaj 1974 (en 1955 estis 6.201 IM-oj, kio ne ŝanĝas la impreson de stagnado dum jardekoj).

Dum la librotitolo enhavas la vorton "perspektivo", la estontecon traktas nur la sesa parto "Perspektivoj por la Estonteco" - kun ok paĝoj tute mallonga kompare kun la aliaj partoj. Ĝi prezentas en sia ununura ĉapitro 23 "Esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson" iom ellaboritan version de la "Madridaj Tezoj" de Lapenna, kiujn li prezentis dum la 53-UK en 1968; ili traktas grandparte la agadon de UEA kaj ne mencias aliajn Esperanto-organizaĵojn aŭ sendependajn iniciatojn.

Recenzoj

redakti
 
 Mi estis invitita kontribui al la recenzo pri EenP, kiu aperis en la februara kajero de la revuo "Esperanto ’’; sed unue pro profesiaj devoj (la duan duonon de decembro kaj la unuan duonon de januaro mi pasigis en Madrido) kaj poste pro malsano, kiu jungis min al lito preskaŭ unu kaj duono monatojn [tiel] kaj ankoraŭ ne definitive forpasis, kiam mi tajpas ĉi tiujn liniojn, mi ne povis plenumi mian vorton al la redakcio de "Esperanto”. Nun, dank’ al la komprenemo de la redakcio de “Boletín ”, mi volas surpaperigi miajn impresojn pri tiu monumenta verkego, ĉefe en koneksokun la branĉo al mi pli proksima, nome laliteraturo, sed ankaŭ kun impresoj pri la aliaj partoj. La unua postlega impresoestas de miro kaj admiro kaj sekve de granda danko ai Prof. Lapenna, kiu konceptis, organizis kaj plenumis tiel gigantan laboron, prenante por si, kiel kutime ĉe li, la leonan parton de la fiksita taskaro. Lia sagaco elekti kiel redaktoron S-ron Ulrich Lins kaj kiel ĉefkunlaboranton S-ron Tazio Carlevaro, kaj lasi la teĥnikan flankon de la redaktado al S-ro Victor Sadler, la prizorgon de la ilustraĵoj al S-ro Simo Milojevic kaj la gravegan indeksantaskon al S-ro Henri Vatré montriĝis vere trafa. Kaj tiel, dank’ al ĉies kunhelpo, jen ni havas nian ĝisdatigitan, plej fidinde kompletan informaron pri nia Movado. Koncerne la literaturon, tiun parton, kiun mi devintus kunrecenzi por “Esperanto", mi devas diri, ke antaŭ tiu kolosa laboro mi estas senigita de kritika kapablo. Pensu nur, ke temas pri ordigo de diversaj periodoj, specoj, skoloj, naciaj lingvoj el kiuj fontas tradukoj, individue gravaj aŭtoroj, unuope signifaj verkoj ktp. Kaj el inter tiuj branĉoj, pensu nur pri la specoj: antologioj, dramo, eseo, gazetartikoloj, komedio, leteroj, liriko, novelo, poemoj, recenzoj, romano, satiro, teatro, tragedio! Aldone konsideru, ke la tuto estas dividita entri periodoj (ĉefe kun propedeŭtika aŭ didaktika celo), kaj ke geografie kaj kronologie temas pri multaj skoloj, nome poeziaj, prozaj, slava, norda, franca, budapesta, soveta, proleta, japana, socialista , skota, ĉeĥoslovaka, itala, jugoslavia, angla ktp. Se mi aldonas, ke la taksopri la valoroj de la verkoj laŭ mia kompreno estas ĝenerale korekta, plurloke sagace nova, eĉ penetre surpriza, mi povas doni al vi nur tre palan bildon pri la laborego de S-ro Carlevaro kaj kunredaktoroj antaŭ Ia pluraj centoj da titoloj, kiuj aperis dum preskaŭ 90 jaroj kaj entiomda landoj. Temas, mi ripetas, pri eksterordinare ampleksega tasko, kiun lajuna Carlevaro meritplene plenumis kaj antaŭ kiula leganto povas senti nur profundan dankon kaj sinceran admiron. Kalkulu nur, ke el 2.700 nomoj de la persona indekso, la duono rilatas al literaturo, kaj ke el 700 eroj de la temindekso, 110 koncernas literaturon. Ke Auld, Conterno, Gregor, Miyamoto, Ragnarsson, Thorsen kaj aliaj kun helpis S-ron Carlevaro, nu, tio nenion deprenas el lia redakta merito, same kiel nenion deprenas el la valoro de la ĉap. 11 , redaktita de Prof. Lapenna, ke al ĝi kontribuis E. Lapenna kaj Tiŝljar. Eĉ riskante malkonsentojn, mi povas diri, ke el la tuta libro. La parto, kiu min pleje impresis, estas tiu verkita de U. Lins kun la denuncoj pri la persekutoj kontraŭ Esperanto; dualoke al mi interesis la priliteratura parto de la verko. Sed ĉiuj partoj estas iel unike interesaj, pro la vasto de la informiteco, pro la severa kontrolado de la faktoj, fontoj, bibliografiaj indikoj ktp. Tiu ĝusteco kaj kompleteco ŝuldigas plejparte al la scienca laboro, plenumita kun faka kompetento, granda amo kaj celkonscio de Prof. Lapenna kaj liaj kunlaborantoj per CED, instituto, kiun Prof. Lapenna starigis komence de 1952 kai honorofice gvidis ĝis fino de 1974. Tie ĉi ne estas preterlasinde mencii la jam vastan laboron, kiun U. Lins kaj R. Haupenthal plenumis por nova eldono de la Enciklopedio de Esperanto, kaj kiun ambaŭ redaktoroj disponigis al EenP tra diversaj kanaloj. Kompreneble, em tiel senprecedenca entrepreno povas okazi preterlasoj, forgesoj, mistaksoj, kaj estus sendankemo antaŭ la giganta laboro plenumita de la tuta verk- kaj redaktokolektivo elpinĉi kaj montri bagatelaĵojn. Tamen, pensante jam pri estonta dua eldono (oni diras, ke tiaj enciklopediecaj verkoj vere bonas ekde de la 2.a eldono!), jen mi kuraĝas fari kelkajn indikojn:

1.a La Laboro de S-ro Henri Vatré estas tiel kernece valora, ke, laŭ mia kompreno, li nepre meritas pli ol simplan mencion sur la pĝ VI, interne de la Nomaro de kunlaborintoj. Tie ĉi temas pri mistakso de gravega laboro, sen konsidero pri tio, ke H. Vatré tre kompetente kunhelpis la senerarigon de la presprovaĵoj, kiel estas sampaĝe indikite; li do meritintus aperi ĉe la Redakcio (pĝ IV). 2 .a ŝajnas al mi, ke la pritakso de J. Mangada Rosenorn estas iom indulgeme favora; same kiel la indiko (pĝ 214), ke la traduko pretigita de la ruso K. Gusev je kelkaj pecoj de F. Garcia Lorca estas “epokfara verko ”, dum la vere epokfara traduko, kiun realigis F. de Diego, estas nur "rimarkinda” por la kompilinto. Ĉu eble la fakto, ke same Mangada kiel Gusev rolis en la marksisma tendaro iel favore influis tiujn indulgemajn mistaksojn? 3.a Iam mi legis, ke hindaj artistoj intence lasas mankojn en siaj artverkoj, ĉar nur la dioj agas perfekte. Eble tial oni (ĉu intence?) forgesis listigi kelkajn tradukitajn librojn pli ol 100-paĝajn, ekz-e Oppenheim (el la angla), Riĉa kaj sen mono (222 pĝ) kaj La ora ŝtuparo (278 pĝ), Ivans (el la nederlanda), La viro el Francujo (244 pĝ) ktp: mi opinias, ke ĉi tiuj kaj aliaj mankantaj eroj neniel estas sub la nivelo de aliaj registritaj (kelkaj eĉ pli ol unufoje cititaj!). Ankaŭ en aliaj branĉoj similaj mankoj aperas: oni vane serĉos la libron de Hans Koch, La esperantisto en Germanio, gvidlibro tra la germanalingvo (184 pĝ) ktp. Same oni vane serĉos la majstran tradukinton de la biografio Vivo de Arnaldo de B. Mussolini, ktp. 4.a En la libro estas retorikaĵoj, kiuj apenaŭ estas pravigeblaj entia kadro; ankaŭ estas asertoj, pri kies ĝusteco povas leviĝi duboj (ekz-e, pĝ 710: en Córdoba, en 1936, lokaj esperantistoj, jes, estis mortpafitaj; sed ke la tuta membraro de la tiea Esperanto-Grupo estis tiel dole mortigita pro nura esperantisteco, nu, tio estas aserto, kiun, malgraŭ plurfoja enketado, mi ankoraŭ ne sukcesis nekontesteble klarigi); ne mankas en la verko dezirataj esperoj montritaj kiel absolutaj veraĵoj, supertaksoj de la efektiva gravo de nia Movado el realisme socia vidpunkto, eĉ se el teoria deirejo ili povas aperi plej interesaj; la signifo kaj rolo de la Akademio de Esperanto ne estas klare montrita; kaj ĉar mi kutimiĝis al manipulado de Lingvistika terminologio, mi bedaŭras, ke en la ĉap. 2 Prof. Lapenna ne akomodis sian prezenton laŭ nuntempaj lingvistikaj fokusigoj, kiel brile faris, ekz-e, Pierre Janton en sia libro L'espéranto (cetere nur pretere citita en la Ĝenerala Bibliografio, pĝ 803, sen indiko de ĝia gravo).

5.a Mi estas konvinkita, ke multaj plendos — kaj certe ne malprave— pri tio, ke estas frapanta misproporcio inter la spacoj dediĉitaj al la neŭtrala kaj al la laborista Movado; espereble en post ne multaj jaroj realigota dua eldono la laborista Movado povos esti nepre pli vaste esplorita kaj prezentita. Eble tiuj kvin riproĉetopunktoj — inter pluraj aliaj ne malpli interesaj— povos al iuj ŝajni troaĵoj de harfendemulo, sed almenaŭ ili pruvas kun kiom da intereso mi legis la verkegon. Kontraŭe, mi povas senrezerve aserti, ke se temus pri laŭ do de ĉio, kio estas laŭdinda en tiu librego, mi devus verki dekoble pli ampleksan raporton, sen eĉ plej eta espero elĉerpi la temon. En la fino mi diru, ke antaŭ tiel giganta laboro, mi sentas min mire kaj admire etigita; se gen ion oni povas detekti laŭ koncepta labor- kaj plenumkapablo, certe Prof. Lapenna estas la plej genia realiganto, post Zamenhof, de la noblaj celoj de nia Movado, kaj al li kaj al liaj kunlaborantoj iras mia plej profunda danko por tiel bone kaj bele farita laboro. J. Régulo. Boletín n209 (maj 1975) 

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 232

Eksteraj ligiloj

redakti