Esperanto en la moderna mondo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rüdiger Eichholz kaj Vilma Sindona Eichholz. Esperanto en la Moderna Mondo/Esperanto in the Modern World. Eld. Ontario esperanto-press, 1982, 600 pĝ, 110 ilustraĵoj.

Esperanto en la Moderna Mondo/
Esperanto in the Modern World
Esperanto en la Moderna Mondo/ Esperanto in the Modern World
Esperanto en la Moderna Mondo/
Esperanto in the Modern World
Aŭtoro Rüdiger Eichholz
Eldonjaro 1982
Urbo Bailieboro (Ontario)
Eldoninto Esperanto Press
Paĝoj 600
ISBN 0-919186-18-1
vdr

Esperanto en la Moderna Mondo/Esperanto in the Modern World estas dulingva dokumentara libro kiu enhavas "studoj[n] kaj artikoloj[n] pri lingvaj problemoj, la Rajto je Komunikado, kaj la Internacia Lingvo." La libro estis kompilita de Rüdiger Eichholz kaj Vilma Sindona Eichholz kaj aperis ĉe Esperanto Press en 1982 (2-a eldono).

Recenzoj

redakti
 
 La subtitolo indikas la enhavan profilon de la impona volumo: Studies and articles on language problems, the Right to Communicate, and the International Language (1959 — 1982) .

Tio estas la dua eldono de verko, kiu aperis 1981 sub la titolo «Esperanto — the solution to our language problems" kaj kiu entenis 472 paĝojn. Laŭ la enkonduko la verko devus montri a) La ekziston de monda lingvo problemo, b) ebligi al homoj nesciantaj Esperanton prijuĝi ties kvalitojn kaj legi facilajn Esperanto tekstojn [tiel] kaj c) per dulingvaj artikoloj montri la literaturan kaj scienctekniko-aplikajn kvalitojn de Esperanto kaj d) pruvi, ke Esperanto povus solvi kaj internaciajn kaj naciajn lingvajn problemojn. La libro, laŭ la espero de la kompilintoj, devus ĉefe troviĝi kiel manlibro en bibliotekoj. La materialo ja nepre estas interesa. Plejparte temas pri studoj de CED, artikoloj el la serio «Esperanto-Dokumentoj", aŭ artikoloj de konataj sed sufiĉe diversspecaj aŭtoroj (I. Lapenna, M. Boulton, W. Auld, C. Piron, H. Tonkin, R. Harry, T. Sekelj, B. Sherwood). Ne estas klare, kial ili aperas plej ofte dulingve. La esperantistoj ja konas ilin. La neesperantistoj legu la anglan version. Kaj nur por kompari? La tuta materialo estas ordigita laŭ jenaj, la ĉefaj ĉapitroj:

  1. Bazaj faktoj pri Esperanto
  2. Aspektoj de la lingva problemo kaj Esperanto kiel solvo
  3. La instruado de Esperanto
  4. Esperanto en la hodiaŭa mondo
  5. Indeksoj de personoj, temoj kaj landoj (kiuj bone helpas orientiĝi en la iom malfacile ordigita libro).

La nivelo de la materialo, ties scienceco, redundanco, stilo kaj prilaboriteco estas ege diversa. Sed tio en libro tiuspeca apenaŭ estas evitebla. Bedaŭrinde — iom laŭ la maniero de A. Holzhaus — tra la libro svarmas fotoj tre movadismaj, ekz. 8 paĝoj pri Esperanto-filatelaĵoj, fotoreproduktaĵoj el diversaj Esperanto-gazetoj k. t. p Tiel la salutinda mulflankeco de la libro estas iom subpremata per tro propagandismaj trajtoj, kiujn ni nepre evitu direktiĝante al la ekstera mondo. Forte frapis, bedaŭrinde, la kovrilpaĝa aserto, ke «Esperanto estas science konstruita lingvo, farita el la plej bonaj elementoj de la plej gravaj lingvoj de la mondo. Ĝi estas tiel regula (streamlined), ke ĝi povas esti lernata dum nur dekono de la tempo bezonata por lernado de nacia lingvo. La vorttrezoro estas tiel internacia kaj logika kiom eblas". Ĉiu unuopa frazo estas frapo en la vizaĝon de homoj klopodantaj science, serioze kaj sobre informi seriozajn homojn pri Esperanto por tiel atingi seriozajn kunagantojn (jes, 3-foje "serioze"). Feliĉe, la artikoloj mem, plejgrandparte, ne estas tiel sloganismaj kiel la kovrilpaĝa teksto. Plene estimante la grandegajn streĉojn de la aŭtoroj por la evoluigado de la faka lingvo en Esperanto, sciante pri iliaj alispecaj aktivecoj por Esperanto kaj komprenante la multan elspezon da forto kaj mono por fari tian empleksan libron, mi kunforta bedaŭro elreliefigis kelkajn frapajn trajtojn de la libro. Ni ja finfine lernu!

Aliflanke estas tute evidente, ke la libro entenas multege da interesa kaj valora materialo, kiun tiu kun profito uzos, kiu pretas uzi ĝin tia kaj ne sentas ĝenata de la kriti�kitaj trajtoj. Malgraŭ mia forta bedaŭro pri esencaj trajtoj de la libro mi deziras al ĝi disvastiĝon
— D. Blanke. Der Esperantist n123_jan. 1984


Eksteraj ligiloj

redakti