Esperanto keele süstemaatiline kursus (Sistema kurso de Esperanto) estas lernolibro por Estonanoj. Ĝi estas versio de Systematisk kurs i Esperanto de 1932 de la samaj aŭtoroj por svedoj.
„ La unua eldono de tiu ĉi lernolibro, 5.000 ekz., aperis en julio 1932 kaj elĉerpiĝis en 6 monatoj. Tio montras, ke la libro estas tre ŝatata. La dua eldono
estas prilaborita de s-ro Malmgren.
Unualoke la libro estas verkita por rektmetodaj kursoj, sed ĝi enhavas gramatikajn klarigojn en sveda lingvo sufiĉaj por memstudado. Krom la malalta prezo la simpla kaj amuza teksto de la libro estas kaŭzoj de la sukceso. ”
„ La lernolibro de Ernfred Malmgren reverkita de Henrik Seppik por estonaj lernantoj. Klara preso, interesa aspekto, neniu rimarkita eraro. Ni esperas por ĝi bonan sukceson. ”