Esselte estas markonomo kaj nomo de gvidanta produkta firmao en branĉo de la buroartikloj. La entrepreno havas ĉefsidejon en la usona Stamford, Connecticut, kaj jaran enspezon de ĉ. 1,2 miliardoj da USD. Ĝi havas filialojn en 33 landoj kaj laboras ĉe ĝi ĉ. 5000 dungitoj. Esselte ofertas pli ol 30.000 diversajn buronecesajn artiklojn en pli ol 120 landoj. La ĉefaj markonomoj estas Esselte, Leitz, Oxford, Pendaflex kaj Xyron.

Historio redakti

La antaŭulo de la entrepeno fondiĝis en 1913 el 13 memstaraj svedaj entreprenoj el la grafika branĉo kaj formis la firmaon SLT (Sveriges Litografiska Tryckerier). La posedantoj kaj la struturo ŝanĝiĝis dum la jardekoj, la entrepreno estis alinomita en 1970 al Esselte (eSeLTe) kaj komencas specialiĝi je buroproduktoj. Por tio, Esselte aĉetis Benson's International Systems Ltd, plej grandan ringlibran produktinton de la mondo. Pluaj aĉetoj trafis en 1976 Oxford Pendaflex Corp. (produktinto de pend-registra sistemo), en 1978 DYMO Industries Inc. (produktinto de presaparatoj kaj prezetiketaj sistemoj) kaj en 1998 Leitz, plej grandan germanan entreprenon en tiu branĉo.

Esselte vendas en 2005 la etiketan parton DYMO al Newell Rubbermaid kaj enspezas pro tio ĉ. 730 milionojn da USD.

Eksteraj ligiloj redakti