Estona Soveta Socialisma Respubliko

respubliko en Sovetio (1940–1991)

La Estona Soveta Socialisma Respubliko (mallonge Estona SSR, estone Eesti Nõukogude Sotsialistlik Vabariik, ruse Эстонская Советская Социалистическая Республика [Estonskaja Savjetskaja Sacialistiĉeskaja Rispublika], mallonge estone Eesti NSV kaj ruse Эстонская ССР) inter la jaroj 1940 kaj 1991 estis unia respubliko de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (Sovetunio).

Estona Soveta Socialisma Respubliko
Plena origina nomo:
estone Eesti Nõukogude Sotsialistlik Vabariik, ruse Эстонская Советская Социалистическая Республика'
 Estonio
 Reichskommissariat Ostland
19401991 Estonio 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • Respublikoj de Sovetuniomarioneta ŝtatosuverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
45 226 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 565 662 dum 1989
Oficiale neniu, fakte la rusa kaj estona
Oficiale neniu
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko Socialisma ŝtato
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Estonio Estonio
Reichskommissariat Ostland Reichskommissariat Ostland
Postsekvaj ŝtatoj:
Estonio Estonio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La nomon oni donis dum julio 1940 al marioneta ŝtato kreita dum la Dua Mondmilito: la teritorio de Estona SSR kongruis kun tiu de la antaŭe sendependa Respubliko de Estonio, antaŭ la ekokupo de la baltaj ŝtatoj fare de Sovetunio la 17-an de junio 1940 (konforme al la pakto Molotov-Ribbentrop. La Estona SSR estis oficiale aneksita de Sovetunio dum aŭgusto 1940, paralele al la same perforte konkeritaj aliaj du baltiaj demokratioj Litovio kaj Latvio, kaj la tri ŝtatoj estis deklaritaj la 13-a ĝis 15-a respubliko de Sovetunio.

El la hodiaŭ vidpunkto de internacia juro kaj laŭ tiu de la nuna estona respublika registaro, Estonio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte aneksita. Inter la jaroj 1941 ĝis 1944 Estonio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la Ruĝa Armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Estona SSR.

La 20-an de aŭgusto 1991 la parlamento de Estonio deklaris restarigon de la ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991 (mallonge post tio, la 26-an de decembro 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti). Gravan kontribon lige al la reakiro de la ŝtata suvereneco havis la "Kantanta Revolucio", la senperforta rezisto kaj amasa demonstrado de granda plimulto de la loĝantaro el ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj ekde la jaro 1988 pri malaliĝo el la konkera ŝtato Sovetunio kaj pri re-demokratiigo de la baltiaj landoj.

Sovetunia arkitekturo en la estona urbo Kohtla-Järve

Vidu ankaŭ redakti

la paĝojn pri