Estoniaj Verduloj
politika partio en Estonio
La partio Estoniaj Verduloj - estone Eesti Rohelised respektive Eestimaa Rohelised - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Estonio. Ĝi fondiĝis la 25-an de novembro 2006, cele al partopreno en la parlamentaj balotoj de marto 2007: En tiu baloto, la partio ricevis 7,1 procentojn de la voĉoj kaj akiris ses seĝojn en la nacia parlamento Riigikogu.
Partio Estoniaj Verduloj | |
---|---|
Erakond Eestimaa Rohelised | |
![]() | |
Verda partio • partio | |
Lando | ![]() |
Fondiĝo | novembro 2006 |
Lingvo(j) | estona |
Ĉefa sidejo | Rävala 8, Talino |
Ideologio | Verda politiko, rekta demokratio, malcentralizado |
Retejo | erakond |
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.