Estonoj

finna gento indiĝena en Estonio

La estonoj (estone eestlased) estas nordeŭropa etno de memstara tipo kun anaro de pli-malpli miliono da homoj. Ili kiel aŭtoĥtona popolo konsistigas la ŝtatan popolon de Estonio. Malgraŭ ke la ŝtata teritorio de Estonio konsideratas parto de la interŝtata regiono Baltio, la estonoj - kune kun la sameoj kaj finnoj - apartenas al la etnaro de nordeŭropa tipo ene de la finn-ugraj etnoj.

Estonoj
etno
baltaj finnoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Kamparanoj en tradiciaj vestoj fine de la 19-a jarcento

Historio redakti

Prahistorio redakti

Pri la prahistoria epoko de la estonoj ne estas multaj scioj, kiel ĉe ĉiuj etnoj sen fruaj skribaj dokumentoj. Laŭ genetikaj esploroj, biologia parenceco kun la volgaj finnoj (ekzemple la marioj) aŭ la permjakoj (komioj kaj udmurtoj) aspektas malverŝajna. La etnoj de la marbordoj de la Arkta Oceano, de la nenecoj oriente ĝis la sameoj okcidente, havas similan kulturon, kiun tamen forte kuninfluas la klimataj cirkonstancoj.

La unua skriba dokumento pri la estonoj estas de la romia historiisto Tacito (Publius Cornelius Tacitus). Li en la jaro 98 en sia verkaĵo Germania raportis de etno nomata Aestii. Tio estis la nomo, kiun la ĝermanoj donis al la loĝantoj de la teritorio nordoriente de la rivero Vistulo. Tacito priskribis la "tribojn de la aestii, kiuj havas la kutimojn kaj vestaron de la sueboj", sed "kies lingvo" tute malsamas kaj iom "pli proksimas al la britaj keltaj lingvoj" (precipe la bretona, kornvala kaj kimra).[1] La antikva rusa termino por la estonoj estis ĉudi. La ĝis la 19-a jarcento uzata estona termino maarahvas tamen ne estas - kiel oni longe supozis - el la tempo antaŭ la konkeriĝo de la estonoj, sed estas estonlingvigo de la germana vorto Landvolk (laŭvorte "kampara popolo"), kiu en la mezepoko simple havis la signifon "lokuloj".[2]

Epokoj de fremda regiĝo redakti

En la 13-a jarcento la estonoj en la suda Livonio konkeriĝis pere de kavaliroj de la germanlingva Glavofrata Ordeno respektive la Germana Ordeno, submetiĝis al regado de la nobelaro de la germanaj baltoj kaj perforte estis kristanigitaj. Ekestis du tute malsamaj sociaj tavoloj: la loka, estona kampara loĝantaro kaj tavolo de alvenintaj germanaj regantoj. Ankaŭ post disfalo de la kavaliraj ordenoj, privilegio de la litova grandduko kaj pola reĝo Sigismondo Aŭgusto de 1561 garantiis al la reganta socia tavolo rajton je plua oficiala uzo de la germana lingvo, de germana jura sistemo kaj de protestantisma kredo. La germana lingvo ĝis la 20-a jarcento restis la precipa trafiklingvo de la altaj sociaj tavoloj. Ĉiu estono kiu volis atingi pli altan socian pozicion, estis devigita plejparte adaptiĝi al tio. Ekzemple la universitato de Dorpat (Tartu) de sia fondigĥo en 1802 ĝis la jaro 1880 estis germanlingva kaj ankaŭ laŭ la profesoraro kaj la esploraj projektoj estis germana universitato.

Epoko de "nacia vekiĝo" redakti

Nur meze de la 19-a jarcento ekestis sento de solidareco kaj komuneco inter la estonoj kaj gvidis al vekiĝo de estona nacia konscio. Al tiu evoluo multaj estonemaj germanaj baltoj esence kontribuis - ekzemplo estu Garlieb Helwig Merkel. La nacia movado protestis kaj kontraŭ la privilegiigo de la germanaj baltoj kaj kontraŭ la politiko de ruslingvigo de la Rusia Imperio, kiu pli kaj pli fortiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝenis kaj germanojn kaj estonojn. Inter tiuj du protestoj ekestis rapide kreskanta nacia konscio, sed nur post la Unua Mondmilito kaj en la perturboj post la Oktobra Revolucio de 1917, en 1918 sukcesis la kreo de suverena estona ŝtato.

Dua Mondmilito kaj reatingo de ŝtata sendependeco redakti

La sovetunia konkero de la respubliko Estonio en junio 1940 kadre de la pakto Molotov-Ribbentrop en la Dua Mondmilito finis la nur 22-jaran ŝtatan suverenecon kaj mortigis 200 000 estonojn. En la beendete la soeben erlangte Unabhängigkeit kaj hatte zur Folge, dass sich la Bevölkerungszahl Estlands um 200.000 verringerte. En la 1940-aj jaroj mortis pliaj dekmiloj da estonoj pro militaj agoj kaj teroro de la okupantaj armeoj de Sovetunio en 1940-1941, Nazia Germanio en 1941-1944 kaj poste denove Sovetunio. Proksimume 30 000 estonoj armee mortis post perforta soldatigo, kaj pli-malpli 1000 judaj estonoj estis murditaj kadre de la Holokaŭsto. [3] Post la milito la nombro de estonoj en la lando ree malaltiĝis je 80 000 homoj, kiuj pro timo de nova terora ondo de la sovetuniaj okupantoj fuĝis al okcidenta Eŭropo kaj Ameriko. En la sekva dua okupo de Estonio pere de Sovetunio, 70 000 estonoj estis malliberigitaj kaj perforte translokigitaj, kaj el tiuj 12 000 estis mortigitaj.[4] Kadre de politiko de ampleksa rusigo interalie perforte granda nombro da rusoj estis translokigita al Estonio, kaj sekve de tio la procentaĵo de estonoj en la Estona SSR de proksimume 90 fine de la Dua Mondmilito malkrestis al proksimume 60 fine de la 1980-aj jaroj.[5]

Tendencoj redakti

Ankaŭ post reatingo de la ŝtata suverenco inter majo 1990 kaj aŭgusto 1991, proksimume kvaron de la loĝantaro de la nuna respubliko Estonio estas ruslingvaj. Ĝis la nuntempo la du lingvaj komunumoj apenaŭ intermiksiĝas. El inter la signifa nombro de eksterlandaj estonoj, 40 000 vivas en Rusio, multaj el ili en la lima regiono Setumaa, pri kies teritoria aparteno daŭre disputas la du ŝtatoj.

Lingvo redakti

La estona lingvo estas inter la finn-ugraj lingvoj kaj estas la oficiala ŝtata lingvo de Estonio. La lingvon parolas pli.malpli miliono da estonoj en Estonio kaj pliaj pluraj dekmiloj eksterlande.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. artikolo germanlingva: Die Aestier und der Bernstein ("La aestii kaj la sukceno").
  2. Jürgen Beyer: Ist "maarahvas" (‚Landvolk‘), die alte Selbstbezeichnung der Esten, eine Lehnübersetzung? Eine Studie zur Begriffsgeschichte de la Ostseeraums ("Ĉu la vorto maarahvas, la antikva memnomo de la estonoj, estas prunta traduko? Studo pri la termina historio de la baltmara regiono"). En: Zeitschrift für Ostmitteleuropa-Forschung ("ĵurnalo pri orientmezeŭropa esploro") volumo 56 (2007), paĝoj 566 ĝis 593.
  3. Burkhard Asmuss (eld.): Holocaust: Der nationalsozialistische Völkermord und die Motive seiner Erinnerung (germane, "Holokaŭsto: La nazia genocido kaj la motivoj de ĝia memoro"). Deutsches Historisches Museum. Berlino 2002, ISBN 3-932353-60-9.
  4. Mart Laar: Estland im Zweiten Weltkrieg (germane: "Estonio en la Dua Mondmilito"), Talino 2005.
  5. Mart Laar: Streifzug durch die estnische Geschichte (germane: "vagado tra la estona historio"), Talino 2005.