Oestradiolo

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Estradiolo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nature okazanta oestradiolo. Por informoj pri ĝia uzo kiel medikamento, vidu la artikolon Oestradiolo (medikamento).

Oestradiolo estas steroido, oestrogeno, kaj la ĉefa ina seksa hormono. Ĝia nomo devenas de oestro, al kies regulado ĝi tre gravas kaj same al la menstruo. Oestradiolo estas esenca por la evoluigado kaj bontenado de inaj seksorganoj, kiel la mamoj, utero, kaj vagino, dum pubereco, plenkreskiĝo, kaj gravedeco, sed ankaŭ grave efikas al multaj aliaj histoj, inkludante ostojn, grason, la haŭton, la hepaton, kaj la cerbon. Kvankam oestrogenaj kvantoj estas pli malaltaj en viroj ol en inoj, oestrogenoj havas esencajn funkciojn ankaŭ en viroj. Ĝi troviĝas en la plimulto da vertebruloj kaj krustacoj, insektoj, fiŝoj, kaj aliaj bestaj specioj.

Oestradiolo produktiĝas speciale en la folikloj de la inaj ovarioj, sed ankaŭ en aliaj endokrinaj (t.e. hormon-produktantaj) kaj neendokrinaj histoj (ekzemple grasaj, hepataj, adrenalaj, mamaj, kaj nervaj histoj). Oestradiolo sinteziĝas el kolesterolo per serio de intermezaj kemiaĵoj.