Kastelo Esterházy (Fertőd)

(Alidirektita el Eszterháza)

Palaco Esterházy, ankaŭ nomata Kastelo Fertőd, estas okcidenthungara kastelo de la iamaj princoj Esterházy. Ĝi situas proksime de la aŭstra landlimo, kelkajn kilometrojn sudoriente de la Neusiedler See en fekunda ebenaĵo rande de la urbeto Fertőd.

Fertőd

Ĝi apartenas al la plej grandaj kaj plej belaj rokokokasteloj de Hungario kaj estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko, kiu samtempe estas enligita en la nacian parkon Fertő-Hanság. Oni atingas ĝin ekde okcidento resp. nordo trans Eisenstadt (Burgenlando) aŭ Sopron (25 km) resp. ekde la aŭstra Seewinkel (Pamhagen 10 km), aŭ ekde oriento trans la hungara distrikurbo Kapuvár (15 km). La ŝatata limlanda biciklovojo ĉirkaŭ la Neusiedlersee preteriras rekte ĉe la kastela parko.

Post kiam komence de la 18-a jarcento princo Michael Esterházy komence starigis ĝin kiel malgrandeta ĉaskastelo, duko Miklós József Esterházy konstruis la nun videblan kastelon. Post vizito de la kastelo de Versailles en 1764 Miklós József Esterházy komisiis la Vienajn kortegajn konstruestojn Ferdinand Mödlhammer kaj Melchior Hefele per la alikonstruo, kiu daŭris 46 jarojn. La majstroj el Kaisersteinbruch ricevis grandajn komisiojn, malmolan imperiestran ŝtonon por la ŝtuparejoj ktp. En la hungara ŝtata arkivo oni povas legi ion pri la demando pri liverado de ŝtonoj el Kaisersteinbruch. La princo estis (kaj estas) posedanto de la ŝtonrompejo en St. Margarethen, tamen grandaj liveradoj el Eggenburg, Malsupra Aŭstrio, estas dokumentitaj.

La konstruaĵon oni ankaŭ nomas „hungara Versailles“. Ĝi havas similecojn kun Palaco Schönbrunn en Vieno kaj havas similajn centrajn ŝtuparojn al la ĉefa konstruaĵparto. Kiel en Eisenstadt Joseph Haydn – la kortega komponisto de Esterhazy kaj fondinto de la Viena klasikismo – ankaŭ tie pasigis multajn jarojn. En la koncertejo de la palaco li unuafoje prezentis ekz. en 1772 sian Adiaŭan simfonion.

Nuntempe la meza parto de la palaco estas vizitebla kiel muzeo. En flanka alo troviĝas krom faka lernejo pri ĝardenkulturo ankaŭ komercista lernejo, kiu kunlaboras kun la aŭstra komerca akademio Frauenkirchen. En ambaŭ lernejoj instruistoj el ambaŭ landoj instruas dulingve.