Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun stalono.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etalona monero.

En metrologio, etalono[1] estas la realiĝo de donita grando, kies valoro estas konata tre ekzakte, ekzemple la etalona metro aŭ 10 mm-gaŭĝo. Etalono povas esti uzata por referenci aliajn etalonojn kun malpli granda ekzakteco aŭ samgrandajn mezurajn aĵojn[2].

Difino redakti

La difino de etalono laŭ la Interacia vortoprovizo pri metrologio (IVM) jenas[2]:

 
 Etalono estas iu realigaĵo de la difino de donita grando, per determinita valoro kaj ligita al mezurnecerteco, uzata kiel referenco. 

Hierarkio de etalonoj redakti

Internaciaj etalonoj redakti

 
Cifereca bildo de la "elpostenigota" cilindro el iridiumita plateno (la rektilo montras la skalon), uzita kiel Internacia prototipa kilogramo (IPK) ĝis 2019.

Internacia etalono estas[2]:

 
 etalono agnoskita de la subskribintoj de internacia akordo por tutmonda uzado:

ekzemplo 1 : la Internacia prototipa kilogramo (IPK) laŭ la apuda bildo,

ekzemplo 2 : koriona gonadotropino, kvara etalono de la Monda Organizo pri Sano (MOS),

ekzemplo 3 : Norma averaĝa oceana akvo de Vieno (Vienna Standardized Mean Ocean Water - VSMOW2), distribuita de la Internacia Atomenergi-Agentejo (IAEA) por diferencaj mezuroj de stabilaj izotopaj molaj rilatoj. 

Ĝi estas internacie agnoskita etalono, el kiu devenas ĉiuj mezuroj faritaj ĉirkaŭ la mondo. Tio estas, ke ĉiuj mezuriloj kaj uzataj etalonoj estas referencitaj al ĉi tiu etalono.

Naciaj etalonoj redakti

Nacia etalono estas[2]:

 
 etalono agnoskita de nacia aŭtoritato por servi, en ŝtato aŭ ekonomio, kiel bazo por la atribuo de valoroj al aliaj samnaturaj etalonoj 

.

Ekzemple, la franca nacia etalono por la grando "maso" estas la nacia prototipo n-ro 352[3]. Ĝi estas tenata de la Nacia Laboratorio pri Metrologio kaj Testado (Laboratoire national d'essais - LNE), kiu etalonas (gaŭĝado) la etalonojn pri maso de akredititaj laboratorioj, kiuj siaflanke etalonas normajn masojn kaj pesilojn por la industriistoj (simpligante la aferojn).

Primaraj etalonoj redakti

Primara etalono estas[2]:

 
 etalono establita per ĉefa mezura proceduro aŭ kreita kiel objekto per konvencio

...

ekzemplo 4 : tiu de la termodinamika temperaturo farita el ĉelo kun akva triobla punkto,

ekzemplo 5 : la Internacia prototipa kilogramo kiel objekto per konvencio. 

Sekundaraj etalonoj redakti

Sekundara etalono estas[2] :

 
 etalono establita per etelonigado rilate al primara etalono pri simila grando. 

Referencetalonoj redakti

Referencetalono estas[2]:

 
 etalono fasonita por la alĝustigo de aliaj etalonoj pri similaj grandoj en aparta organizo aŭ en aparta loko. 

Laboretalonoj redakti

Laboretalono estas[2]:

 
 etalono, kiu estas ofte uzata por etaloni aŭ kontroli mezurinstrumentojnmezursistemoj. 

Laboretalonoj estas tiuj, kiuj estas plej kutime uzataj en industrio, sed ili validas nur post sufiĉe nombraj periodaj kontroloj.

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Vd en NPIV la vorton etalono [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 JCGM - Joint Committee for Guides in Metrology (2008). Internacia vortoprovizo pri metrologio (IVM)- Bazaj kaj ĝeneralaj konceptoj kaj rilataj terminoj. (angle kaj france).
  3. Site de la Métrologie française (france). Arkivita el la originalo je 2018-08-28. Alirita 2020-11-25.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Étalon (métrologio) en la franca Vikipedio.