Etelka Kálmán
hungara baletisto
Etelka Kálmán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Etelka estis hungara baletisto, baletmajstro, altlerneja instruisto.
Etelka Kálmán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1919 en Sopron |
Morto | 16-an de junio 1984 (65-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto • baleta majstro |
Etelka Kálmán[1] naskiĝis la 31-an de marto 1919 en Sopron, ŝi mortis la 16-an de junio 1984 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Etelka Kálmán lernis baleton de Ede Brada, Rezső Brada kaj Ferenc Nádasi. Ŝi estis membro de baleta branĉo de Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1935–1971. Ŝi estis levita privata dancisto en 1943, baletmajstro inter 1950–1955. Ŝi estis ankaŭ sekretario de baletistoj inter 1962–1971. Ŝi instruis en la Ŝtata Baleta Instituto de 1955 ĝismorte. En la lasta periodo ŝi estis docento.
Ŝiaj roloj (elekto)Redakti
- Aurél Milloss: Álomjáték - Estrella
- Gyula Harangozó: Csárdajelenet - ciganino
- Léo Delibes-Trojanov: Sylvia - titolrolo
- Jan Ciepliński/Gyula Harangozó/Ernő Vashegyi: A fából faragott királyfi - feino