La Eterna Adorado, la ĉiam-daŭra adorado antaŭ la konsekrita hostio, estas malnova tradicio en la katolika eklezio. Ĝi baziĝas sur la kredo pri la vera ĉeesto de Kristo en la eŭkaristia pano ne nur dum la komunio, sed ankaŭ post la meso. Pro tio oni genufleksas antaŭ la tabernaklo, kie estas la restintaj hostioj. Pro tio oni de tempo al tempo, prefere je la festo de la Korpo kaj Sango de Kristo, ekspozicias la Plejsanktaĵon en monstranco kaj donas per ĝi la Sakramentan Benon. Tiu ĉi eŭkaristia kulto estiĝis en monaĥejoj ekde la 10-a jarcento, disvastiĝis poste, ĉefe per la franciskanoj, en tuta Eŭropo kaj atingis sian kulminon en la baroka kaj rokoka epokoj.

Monstranco

Por substreki kaj memorigi la ĉiam-daŭran ĉeeston de Jesuo Kristo inter la adorantoj, oni enkondukis la senĉesan tag-noktan preĝadon antaŭ la plej sankta Sakramento kaj nomis ĝin Eterna Adorado.

Eŭkaristia adorado

Ekzistas diversaj formoj, ekzemple:

  • Vere daŭre: En (ofte monaĥa aŭ pilgrima) preĝejo tage kaj nokte ĉeestas minimume unu adoranto antaŭ la tabernaklo aŭ antaŭ la monstranco.
  • Simbole eterne en unu loko: Senescepte ĉiun tagon kolektiĝas adorantoj antaŭ la Sakramento por unu-hora preĝado.
  • Simbole eterne en pluraj lokoj: En diocezo ĉiun tagon (aŭ ĉiun dimanĉon) de la jaro alia paroĥo okazigas eŭkaristian adoradon. Tiu ĉi formo estas konata ankaŭ sub la nomo Granda Preĝado [mankas fonto].