Eterne rima

(Alidirektita el Eterne Rima)

Eterne Rima estas unupersona Esperanta hiphopo-projekto. Naskiĝinta en Pollando, loĝanta en Japanio, Eterne Rima estas esperantisto ekde la jaro 2000. La unua demo-albumo de Eterne Rima estis Por miaj gefratoj produktita en la jaro 2000. En la fino de 2008 Eterne Rima komencis komponi en moderna nova stilo de hiphopo. Rezulte de tio kreiĝis nova riĉa muzika materialo.

Eterne Rima
Deveno Japanio
Ĝenroj repo
hiphopo
Aktivaj jaroj 2000 - ...
Eldoninto Vinilkosmo
Retejo eternerima.ipernity.com
Persona informo
Lingvoj polaEsperantoVolapuko
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr

En la jaro 2009 Eterne Rima kontribuis per du kantoj al Hiphopa kompilo, vol. 1 (la unua kompilo kun hiphopa muziko farata nur en Esperanto). En decembro 2009 Eterne Rima eldonis promocian 4-titolan albumeton Por la rep', kiu anoncas la alvenon de plena oficiala KD-albumo Samideano eldonota en la jaro 2010 en fama Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Eterne Rima repas en Esperanto. Li mem entute komponas sian muzikon kaj verkas ĉiujn tekstojn estante ankaŭ samtempe repulo kaj kantisto.

En la jaro 2012 li publikigis novan albumon "Taglibro de brutulo". En ĝi estas komuna kanto kun regekantisto Jonny M. Same, li havis gastan kanton en la albumo "Regestilo" de Jonny M.

Muzika stilo redakti

En decembro 2008 Eterne Rima malfermis siajn retejojn en MySpace kaj Ipernity, poste en 2009 ankaŭ en Facebook kaj YouTube (vidu ligojn). La unuaj 3 muzikaĵoj el la fino de 2008 kaj komenco de 2009 estis "Venas novaj tempoj", "Batas la kalkan'" kaj "Vera senc'". Ekde la produkto de "Mia loko" Eterne Rima elektis konkretan stilon oscilantan inter Dirty South kaj R&B. La muziko de Eterne Rima kutime kombinas melodiajn motivojn kun fluaj repoj. Tiu ĉi aktuala stilo de hiphopo estas klare aŭdebla en la albumeto Por la rep' kaj en la baldaŭa KD-albumo.

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti