Eterreto

komputila reto-faranta teknologio

Eterreto (angle Ethernet) estas kadro-bazita komputila ret-teknologio por lokaj retoj. La nomo aludas la fizikan koncepton pri etero. Ĝi difinas kabladon kaj signalojn por la fizika tavolo, kaj kadrajn formatojn kaj protokolon por la kanala tavolo de la OSI-modelo. Eterreto normiĝis laŭ IEEE 802.3. Ĝi estas la plej ofte uzata ret-teknologio por lokaj retoj, kaj plejparte anstataŭigis aliajn normojn, kiel stafetringo, FDDI, kaj ARCNET.

Eterreto
de facto standard • teknika normo • komunikilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo ĵetonringo
Sekvanto Wireless LAN
Partoprenanta kablo de kategorio 5 • kablo de kategorio 7 • Reta komutilo • nodo • kablo de kategorio 6 • kablo de kategorio 8 vd
vdr
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...
Tipa retkablo (RJ45)

En 2022 usona sciencisto Robert Metcalfe gajnis la Premio Turing "Pro la invento, normigado kaj komercado de la Eterreto".

Vidu ankaŭ redakti