Etiologio

studo de kaŭzigo aŭ origino

Etiologio estas studo de kaŭzigo,[1] aŭ origino. La vorto derivas el la greka αἰτιολογία, aitiologia, "havigi tialon por" (αἰτία}, aitia, "kaxzo"; kaj {-λογία}, -logia).[2]

La vorto estas plej ofte uzita en medicinaj kaj filozofiaj teorioj, kie kutimas rilati al la studo pri kial aferoj okazas, aŭ eĉ la kialojn malantaŭ la maniero kiel aferoj agas, kaj estas uzita en filozofio, fiziko, psikologio, geografio, spaca analizo, medicino, teologio, kaj biologio en referenco al la kialoj de diversaj fenomenoj.

Etiologia mito estas mito intencita por klarigi nomon aŭ krei mitan historion por loko aŭ familio.

Notoj redakti

  1. artikolo etiologio en PIV 2020
  2. (2002) Aetiology, 2‑a eldono, Oxford University Press. ISBN 0-19-521942-2.

Vidu ankaŭ redakti