Etiopa katolika eklezio
metropolita eklezio en plena komunio kun la Romkatolika Eklezio
La Etiopa Katolika Eklezio estas proprajura metropolita eklezio en plena komunio kun la Romkatolika Eklezio. Fondite en 1930, ĝi konsistas el kvar diocezoj (eparĥioj)[1]:
- Adis-Abebo (Ĉefdiocezo = Arĥieparĥio)
- Adigrat
- Emdeber
- Bahir Dar - Dessie[2]
Ĝis 2015, kiam fondiĝis la eritrea katolika eklezio, la etiopa katolika eklezio ampleksis ankaŭ tutsn Eritreon.[2]
Kontraste al la orienta ortodoksa Etiopia Ortodoksa Eklezio, la Etiopa Katolika Eklezio uzas la katolikan biblian kanonon, sed ĝia liturgia lingvo estas la geeza.
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Oficiala retejo (plejparte en amhara kaj angla lingvoj)