Etiopa semida lingvaro
La etiopa semida lingvaro (antaŭe konata kiel la abisena lingvaro[1][2]) estas semida lingva grupo, parolata en Eritreo, Etiopio, kaj Sudano. Ĝi formus la okcidentan branĉon de la disputata suda semida lingvaro. Iuj lingvosciencistoj eknomis la grupon "afrik-semida" por eviti la ekskluzivan fokuson al Etiopio.[3][4] Tamen, tiu nomo ankoraŭ ne estas vaste uzata.
La dividon al norda kaj suda branĉoj establis Cohen (1931) kaj Hetzron (1972) kaj ĝi vaste akceptiĝis, sed tiun klasigon lastatempe defiis Voigt.[5]
Lasta studo de Kitchen k.a. proponis, per la uzo de Bajesaj komputaj filogenetikaj teknikoj, ke la hodiaŭaj etiopaj semidaj lingvoj de Afriko spegulas unufojan enkondukon de la pralingvo el suda Arabio antaŭ 2800 jaroj, kaj ke tiu unufoje enkondukita pralingvo "rapide diversiĝis" en Eritreo kaj Etiopio.[6]
LingvojRedakti
- Nordaj etiopaj
- Geeza lingvo (etiopa, kaj pli pasinte, abisena) – formortinta; liturgia uzado en la Etiopia Ortodoksa Eklezio, Eritrea Ortodoksa Eklezio, Etiopia Katolika Eklezio, Eritrea Katolika Eklezio, kaj fare de la Beta Israel.[2]
- Tigraja
- Tigrea
- Dahlaka
- Sudaj etiopaj
- Transversaj
- Eksteraj
- n-grupo:
- tt-grupo:
- Mesmesa – formortinta (fojfoje konsiderata inora)
- Muhera
- Okcidentaj guragaj
- Meskana (Maskana)
- Sebatbetaj
ReferencojRedakti
- ↑ Igorʹ Mikhaĭlovich Dʹi︠a︡konov Semito-Hamitic Languages: An Essay in Classification - Google Books": Nauka, Central Department of Oriental Literature, (1965) pĝ. 12
- ↑ 2,0 2,1 Samuel Shuckford, J. Talboys Wheeler The Sacred and Profane History of the World Connected - Google Books": W. Tegg, (1858) pĝ. 72
- ↑ “”.
- ↑ http://llacan.vjf.cnrs.fr/PDF/Publications/Senelle/DahlikBilan.pdf
- ↑ http://portal.svt.ntnu.no/sites/ices16/Proceedings/Volume%204/Rainer%20Voigt%20-%20North%20vs.%20South%20Ethiopian%20Semitic.pdf
- ↑ [1] Bayesian phylogenetic analysis of Semitic languages identifies an Early Bronze Age origin of Semitic in the Near East.
BibliografioRedakti
- Cohen, Marcel. 1931. Études d’éthiopien méridional. Parizo.
- Hetzron, Robert. 1972. Ethiopian Semitic: studies in classification. Manĉestro: Manchester University Press.
- Weninger, Stefan. Vom Altäthiopischen zu den neuäthiopischen Sprachen. Language Typology and Language Universals. Redaktoroj Martin Haspelmath, Ekkehard König, Wulf Oesterreicher, Wolfgang Raible, Vol. 2: 1762-1774. Berlino: Walter de Gruyter.