Etnofederaciismo[1] estas etne bazita federacia sistemo de tutŝtata regado, en kiu la federaciaj regionaj aŭ subŝtataj unuoj estas difinitaj laŭ kriterioj de etneco. Trajtoj de etnofederaciismo troviĝis en diversaj landoj, inkluzive Etiopion, Nepalon, Pakistanon, Sud-Sudanon, Jugoslavion, kaj Sud-Afrikon en la epoko de apartismo (vd. Bantustanon).

Etnofederaciaj sistemoj estis kreitaj pro la strebo akomodiĝi al postuloj pri etna aŭtonomio kaj mastrumi interetnajn ŝtreĉecojn ene de ŝtato. Ili ne ĉiam sukcesis je tio: problemoj strikte kunrilataj kun la konstruo kaj mastrumado de etna federacio kondukis ĉe kelkaj ŝtatoj aŭ subdividoj de ŝtato al secesio, efektivigo de aŭtoritatisma subpremado, etnokratio, etna segregacio, transigo de loĝantaroj, enlanda fuĝo, etna purigado kaj/aŭ eĉ etne bazitaj atakoj kaj pogromoj.

Difino redakti

En etna federacio kelkaj aŭ ĉiuj el la federaciaj unuoj estas dislimitaj kiom eble tiel, ke ili kongruas kun etnaj limoj, per kio etnaj komunumoj ekhavas iun gradon de aŭtonomio.[2] Ĉar la federacio restas unu ŝtato, tio diferencas de kompleta teritoria dispartigo. Tia sistemo eblas en ŝtatoj, en kiuj etnoj koncentriĝas en geografiaj areoj.[3]:15

En etnoteritoria federacio – “kompromisa modelo” – la plej granda etno dividiĝas inter pluraj subunuoj. Ekzemploj estas interalie Kanado, Barato kaj Hispanio.[3]:164 Tiuspeca sistemo povas konveni por ŝtato, en kiu vivas unu dominanta grupo.[3]:275

Motivoj redakti

Unu el la ĉefaj motivoj por enkonduki etnan federaciismon estas redukti konfliktojn inter la grupoj ene de la ŝtato, koncedante al ĉiu grupo lokan memregadon kaj garantiatan reprezenton ĉe la centra nivelo.[4] Tial etnofederacia sistemo povas havi apartan allogecon, kie oni timas seriozajn konfliktojn aŭ kie tiaj jam okazis. Tiu celado estas “defenda” kaj ĝi akceptas la daŭrecon de diversaj etnaj identecoj ene de la ŝtato.[3]:14–15

Federaciismo lasas al etne diversaj grupoj iun nivelon de aŭtonomio protektata de konstitucio, kiu preskribas la povojn de la centra registaro respektive la federaciajn unuojn. Ĉar la unuoj estas dislimitaj tiamaniere, ke ĉiu etno konsistigas lokan plimulton en unu aŭ en pluraj el ili, oni esperas malmultigi timojn pri neegala traktado aŭ subpremado fare de la ŝtata registaro,[5]:6 kaj ebligi al ĉiu grupo esprimi kaj disvolvi propran kulturan identecon ene de sia hejmlando.[4]

La federacia konstitucio ebligas ankaŭ reprezenton de ĉiuj regionaj etnaj unuoj en la centra registaro, kio ebligas pacan arbitraciadon pri la pretendoj de la diversaj grupoj.[4] En tiu konekso la sukceso de la sistemo dependas de la preteco de la elitoj el la diversaj etnoj kunlabori ŝtatnivele por funkciigi stabilan regadon.[3]:14–15

Kritiko redakti

Oni ofte kritikis etnan federaciismon kiel institucian elekton celantan mildigi interetnajn streĉojn ene de lando, kaj pro konceptaj kaj pro empiriaj kialoj. Sur la teoria nivelo la malfacilaĵoj inkluzivas:[3]:16

  • La problemeca koncepto “etneco” kiel ordigprincipo. Konscio pri etna identeco povas evolui aŭ solidiĝi ene de politika sistemo strukturita laŭ etneco, kaj povas esti mobilizita por ĉerpi el tio politikan avantaĝon.[4]
  • Malfacilaĵoj fiksi la limojn: kompleta etna homogeneco malofte troviĝas ene de iu ajn teritorio en multetnaj ŝtatoj. Rezulte de tio, facile kreiĝas ene de la subunuoj novaj malplimultoj, kiuj estas aŭ sentas sin endanĝerigataj per viktimiĝo, kaj kiuj povas malstabiligi la federacian sistemon per konstantaj postuloj favore al siaj propraj subunuoj.[4][6]
  • La funkciado de la sistemo, kiam jam establita: “redifini la politikon laŭ etnaj kriterioj tendencas transformi ĉion en etnorilatan demandon”.[3]:34 Sub iuj kondiĉoj la federacia sistemo povas konduki al “etnizado de grupaj identecoj kaj estigo aŭ intensigo, anstataŭ mildigo, de etnaj konfliktoj sur la subŝtata nivelo”.[7]:120 La aranĝoj por dividi la regpovon ĉe la centro tendencas konduki al paralizo, ĉe kio politikistoj aŭ partioj reprezentantaj la diversajn grupoj povas alstrebi firmiĝon de sia politika pozicio per rifuzo de kompromisoj. Tamen, en la plej multaj kazoj etnaj dividoj ene de ŝtato estas jam pli frue ekzistintaj kaj ne iniciatitaj de la establitaro de etna federacio.[3]:261
  • Tendenco al secesio. Malstabileco kaj la premo por secesio povas facile pligrandiĝi, kiam oni provizas al la grupoj ene de lando resursojn, legitimecon kaj memstaran potencbazon. La federaciaj strukturoj povas ebligi al la regionaj grupoj konstrui ekonomian, politikan kaj eĉ militistaran forton, kun la sekvo, ke finfine kolapsas tiuj ŝtatoj, kiam ili travivas etnan streĉecon.[5]:6 Homoj pli kaj pli identiĝos kun la regiona subunuo anstataŭ kun la federacio kiel tuto, kio endanĝerigas la unuecon de la ŝtato[4]
  • En kazoj de severa antipatio kaj konfliktado, etna federaciismo ne sufiĉe forte efikas por apartigi rivalantajn grupojn, kaj dispartigo eble montriĝos necesa.

Oni notas ankaŭ, ke en la praktiko etnaj federacioj ofte fiaskis: sed malofte klaras, kiugrade tio okazas, ĉar etna federaciismo estas miskonceptita institucia formo, aŭ pro la neeviteblaj malfacilaĵoj ĉe funkciigo de ŝtato, en kiu estas profundaj etnaj dividoj (“en sia granda plimulto, tiuj ŝtatoj, kiuj adoptas etnan federaciismon, faras ĝin, ĉar oni jam provis alternativojn kaj tiuj malsukcesis”).[1]:4[3]:252–4[4] Malsukcesoj cititaj de Anderson (2013) estas: orienta Eŭropo (Sovetunio, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio), Afriko (la Orientafrika Federacio kaj Eritreo kaj Etiopio antaŭ la disiĝo), la kariba regiono (la Federacio de Karibaj Insuloj), and Azio (Pakistano kaj Singapuro, kiam ĝi estis parto de Malajzio). Kiel etnajn federaciojn ankoraŭ ekzistantajn li indikas Belgion (ne pure tia kazo), Etiopion (ne demokratia), kaj Bosnion kaj Hercegovinon (kies estonteca perspektivo estas dubinda).[3]:16

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Liam D. Anderson (2016), "Ethnofederalism: The Worst form of institutional arrangement...?", Academia
  2. Yonatan Tesfaye Fessha (2012), "Federalism, the subnational constitutional framework and local government: Accommodating minorities within minorities" Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, Perspectives on Federalism, Vol. 4, Eld. 2. Centro Studi sul Federalismo. ISSN 2036-5438
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Anderson, Liam D.. (2013) Federal Solutions to Ethnic Problems: Accommodating Diversity. Routledge. ISBN 978-0-415-78161-9.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Lovise Aalen kaj Magnus Hatlebakk, Ethnic and fiscal federalism in Nepal, CMI, Bergen, Norvegio. 2008-07.
  5. 5,0 5,1 Adam Bergman, Ethnic Federalism in Nepal: A Remedy for a Stagnating Peace Process or an Obstacle to Peace and Stability? Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, Department of Peace and Conflict Research, Upsala Universitato. printempo 2011.
  6. Mamdani, Mahmood, "Opinion | The Trouble With Ethiopia's Ethnic Federalism", The New York Times, 2019-01-03.
  7. Maryam S. Khan (2014), ETHNIC FEDERALISM IN PAKISTAN: FEDERAL DESIGN, CONSTRUCTION OF ETHNO-LINGUISTIC IDENTITY & GROUP CONFLICT Arkivigite je 2021-11-15 per la retarkivo Wayback Machine, Harvard Journal on Racial & Ethnic Justice, Vol. 30, p. 77-129