Etnografio (en greka lingvo: ethnos (εθνος) - "tribo, popolo", grapho (γραφω) - "mi skribas"; laŭvorte - "priskribo de popoloj") estas socia scienco, kiu esploras etnojn, ilian etnogenezon kaj dislokigon, komunajn kaj apartajn formojn de la vivo kaj kulturo, leĝkonformecon de genezo kaj evoluo, kulturajn kaj historiajn rilatojn.

La termino unue aperis en 1607. Ĝi estis menciita kiel nomo de multaj seriaj eldonoj, sed jam en 1839 en Parizo fondiĝis nova societo sub la nomo Etnologio. Ĉi tiu vorto ankaŭ devenas de greka kaj signifas - "studo pri popoloj". En Germanio oni uzis samtempe du terminojn: Volkskunde - pristudo de propra popolo, kaj Völkerkunde - priskribo de fremdaj popoloj. En Rusio ĉi tiu scienca fako estis nomita "Popolstudado" kaj en anglalingvaj landoj - "kultura antropologio". Supremenciitaj terminoj diferenciĝas ne nur laŭ nomoj, sed ili diversmaniere traktas studobjekton, ĉu homo, ĉu socio, popolo aŭ kulturo.

Malgraŭ ekzisto de diversaj malnovaj kaj novaj teorioj kaj fluoj, rimarkeblas alproksimiĝo de opinioj pri la senco de la termino Etnografio, nome, specifika studobjekto estas popolo, ne laŭ senco de loĝantaro, grupo de homoj aŭ nacioj, laboruloj, sed kun senco kiu korespondas al malnovgreka vorto - etno.

Kelkajetnografoj redakti

Etnografiaj muzeoj redakti

Vidu ankaŭ redakti