Etoy

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etoy (stacidomo).

Etoy estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2838 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Etoy
Blazono de Etoy
Blazono de Etoy
Blazono de Etoy
Etoy
Etoy
Etoy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 29′ 10″ N 6° 25′ 14″ O / 46.48611 °N, 6.42056 °O / 46.48611; 6.42056 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 10″ N 6° 25′ 14″ O / 46.48611 °N, 6.42056 °O / 46.48611; 6.42056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2838
Areo 4,91 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1163
Komunumkodo 5636
Mapo de Etoy
Mapo de Etoy
Situa mapo de Etoy
vdr

Geografio redakti

La komunumo Etoy situas sur monta teraso 2 kilometrojn norde de Lago Lemano proksimume 7 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La okcidentan komunumlimon formas la rivero Aubonne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Etoy kaj la setlejoj La Romanèche kaj En Folliard, kaj la industria setlejo La Tuilière, kie situas la stacidomo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,91 km², de kiuj 5,7% estas kovritaj de arbaro, 67,2% servas por agrikulturo kaj 26,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Etoy limas en nordo al Lavigny, en nordnordoirento al Villars-sous-Yens, en oriento al Saint-Prex, en sudo al Buchillon, en sudokcidento al Allaman, kaj en okcidento al Aubonne.

Trafiko redakti

Tra Etoy pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 1 kaj la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Aubonne situas 1 kilometron okcidente de la komunumo. Sur la komunuma teritorio situas stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo. De la stacidomo kondukas poŝtaŭtolinio tra la vilaĝo Etoy al Aubonne.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Etoy datiĝas el la jaro 1145 kiel Stuie. El la jaro 1228 datiĝas mencio kiel Estue. Sur la komunuma teritorio estis trovita martela hakilo el la neolitiko, ora ringo el la La-Tène-epoko kaj romia vilao. La rifuĝejo Granda Sankta Bernardo (Mont-Joux) posedis ek de 1145 en Etoy priorejon konsekritan al Sankta Nikolao, kiu estis submetita al la Senjoroj de Aubonne. En la priorejo vivadis inter kvin kaj sep monaĥoj. En la 14-a jarcento la priorejo estis rekte submetita al la ĉefpastro de Mont-Joux. Dum la reformacio la priorejo kun escepto de preĝejturo estis detruita, kaj la havaĵo mondigita kaj transformita al la Senjorujo Etoy, kiun Berno aĉetis en la jaro 1772. En la jaro 1701 Etoy estis atribuita al la Voktejo Aubonne. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la Distrikto Aubonne kaj ek de 1803 ĝi estas parto de la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti