Ettenheim

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Ettenheim estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 871 loĝantojn sur areo de 48,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 284 loĝantoj/km². Geografie la urbo situas rande de la mezalta montaro Nigra Arbaro.

Ettenheim
Blazono
Ettenheim (Germanio)
Ettenheim (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07822
Poŝtkodo 77949–77955
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala Municipokodo 08317026
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Bruno Metz
Adreso de la administrejo Kirchstraße 4
77955 Ettenheim
Demografio
Loĝantaro 13871 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 15′ N, 7° 49′ O (mapo)48.2555555555567.8119444444444Koordinatoj: 48° 15′ N, 7° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 193 m
Areo 48,90 km²
Oficiala retejo https://www.ettenheim.de/
vdr

Ĝis la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio, de la komunuma centro estas 10 kilometroj okcidenten, ĝis la urbocentro de Strasburgo estas 42 kilometrojn norden kaj ĝis la urbo Frajburgo 32 kilometrojn suden. Trafike la komunumo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la komunumokerno