Ettiswil

komunumo de Svislando

Ettiswil (prononcu etisvil) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2274 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Ettiswil
Blazono de Ettiswil
Vilaĝocentro de Ettiswil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 8′ 55″ N 8° 1′ 2″ O / 47.14861 °N, 8.01722 °O / 47.14861; 8.01722 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 55″ N 8° 1′ 2″ O / 47.14861 °N, 8.01722 °O / 47.14861; 8.01722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2274
Areo 12,51 km²
Alteco 518 m super marnivelo
Poŝtkodo 6218
Komunumkodo 1128
Mapo de Ettiswil
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Ettiswil

Ettiswil situas sur ebenaĵo inter Sursee kaj Willisau ĉe la suda flanko de la Marĉo de Wauwil. Tra la komunumo fluas la rivero Rot, alfluanto de Wigger, kiu siaflanke formas la okcidentan limon de la komunumo. Krom la ĉefvilaĝo Ettiswil mem al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝo Ausserdorf kaj la vilaĝeto Weierhushof.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 6,42 km², de kiuj 17,4 % estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ettiswil limas en nordo al Wauwil, en nordoriento al Mauensee, en sudoriento al Grosswangen, en sudokcidento al Willisau, en okcidento al Alberswil, kaj en nordokcidento al Schötz.

Trafiko redakti

Ettiswil estas konektita al la publika transportreto per tri buslinioj, nome de Lucerno al Ettiswil, de Dagmersellen tra Nebikon al Ettiswil, kaj de Sursee tra Ettiswil al Willisau. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 9 km norde en Dagmersellen kaj oriente en Sursee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ettiswil datiĝas el la jaro 1076 kiel Ettiswile el donacodokumento per kiu Barono de Wolhusen, la posta abato Seliger, transdonis bienon al la Monaĥejo Einsiedeln. Dum mezepoko la landaj regantoj en la regiono estis la Habsburgoj. Ettiswil apartenis al ties Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno akiris la grafejon, kaj tiam Ettiswil fariĝis parto de la lucerna voktejo Willisau, kio ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Ettiswil fariĝis komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Ettiswil en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti