Ettore Bugatti

itala inĝeniero
(Alidirektita el Ettore BUGATTI)

Ettore Arco Isidoro BUGATTI [ettore arko izidoro bugatti] (naskiĝinta en Milano la 15-an de septembro 1881 – mortinta en Parizo la 21-an de aŭgusto 1947) estis itala inventisto kaj automobila produktisto.

Ettore Bugatti
Persona informo
Naskonomo Ettore Arco Isidoro Bugatti
Naskiĝo 15-an de septembro 1881 (1881-09-15)
en Milano
Morto 21-an de aŭgusto 1947 (1947-08-21) (65-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Dorlisheim
Lingvoj franca
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioFrancio
Familio
Patro Carlo Bugatti
Frat(in)o Rembrandt Bugatti
Infano Jean Bugatti
Okupo
Okupo inĝeniero • aŭtosportisto • inventisto • entreprenisto • industriisto
vdr
Ettore Bugatti

Li naskiĝis en artista familio tiel li devis laŭ volo de sia patro Carlo Bugatti iĝi artisto, dezajnisto kaj meblisto. Spite al la patra volo, li elektis la inĝenieran direkton. Li konstruis jam en la aĝo de 17 sian unuan motorizitan triciklon.

Post kelkaj sukcesaj jaroj kiel dungito ĉe entrepreno Deutz en Kolonjo, fondis li en 1908 en Molsheim en Alzaco - kun tiama partnero Ernest Friederich - sian propran aŭtomobilan fabrikon "Bugatti". La 11-an de aŭgusto 1939 mortis en aŭtomobila akcidento lia filo kaj espera posteulo Jean Bugatti (naskiĝinta en 1909).

En 1987 akiras la entreprenisto Romano Artioli la legendan nomon Bugatti kaj fondas modernan fabrikon. En 1993 Bugatti estis kune kun firmao Lotus de General Motors. Ekde 1998, la rajtojn akiris Volkswagen AG.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • F. W. Bradley: Ettore Bugatti - Portrait of a man of Genius 1948
  • David Venables: Bugatti. A Racing History 2002