Eugène Failletaz

svisa komercisto kaj politikisto

Eugène FAILLETAZ estis svisa komercisto kaj politikisto el la franclingva parto de la lando. Li naskiĝis la 8-an de marto 1873 en Ĝenevo kaj mortis la 21-an de junio 1943 en Chexbres-Puidoŭ en Kantono Vaŭdo. Li pasigis sian junecon en farmbieno en Essertines-sur-Rolle. En 1889 li translokiĝis al Laŭzano, kie li li faris komercan metilernado ĉe la Laŭzana kredit- kaj ŝparbanko. En 1892 li fariĝis komitatano de la Societo de la Junaj Komercistoj, kies prezidanto li estis en la jaroj 1894 kaj 1895 kaj dum multaj jaroj li redaktis la revuon de tiu-ĉi societo kun la titolo Le Commerçant [La Komercisto]. En 1901 li fariĝis sekretario de la Industria kaj Komerca Societo de Laŭzano kaj en 1912 ties prezidanto, kaj poste ankaŭ de la Vaŭda Unio de Komerco kaj Industrio kaj de la Vaŭda Komerca Ĉambro. De 1917 ĝis 1941 li estis deputita por la Vaŭdaj Radikal-Demokratoj en la Granda Konsilio kaj vicprefekto de Laŭzano inter 1923 kaj 1943. Failletaz ricevis diversajn honorigojn, inter kiuj troviĝis ankaŭ la medalo de la Honora Legio de Francio kaj la Leopolda Ordeno de Belgio.

Eugène Failletaz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1873 (1873-03-08)
en Ĝenevo
Morto 21-an de junio 1943 (1943-06-21) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanton Failletaz lernis supozeble en la jaro 19021903. En 1903 li akcpetis la unuan prezidantecon de Svisa Esperanto-Societo, oficon, kiun li tamen plenumigis nur ĝis 1904. Kvankam lia prezidanteco ne daŭris longe, "li lerte gvidis la unuajn paŝojn de l'juna SES" laŭdis Svisa Esperantisto. Pro siaj meritoj li elektiĝos honora membro de Svisa Esperanto-Societo.

Referencoj redakti