Eugen Roth

germana verkisto

Eugen ROTH [ojgen rot] (naskiĝis la 24-an de januaro 1895, mortis la 28-an de aprilo 1976) estis germana verkisto.

Eugen Roth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1895 (1895-01-24)
en Munkeno
Morto 28-an de aprilo 1976 (1976-04-28) (81-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo tombejo de Nymphenburg vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Wittelsbacher-Gymnasium München vd
Memorigilo Eugen Roth
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugen Roth naskiĝis en Munkeno. En sia naskiĝurbo li studis germanistikon, historion kaj arthistorion, en la jaro 1922 li doktoriĝis. Ekde 1927 li laboris kiel redaktoro, kaj post kiam la naziaj regantoj maldungis lin en 1933, li plene dediĉis sin al la verkado. Grandan sukceson li atingis per siaj satire humurecaj poemaroj. Eugen Roth mortis en Munkeno.

Listo de verkoj redakti

  • Die Dinge, die unendlich uns umkreisen (poemoj, 1918)
  • Ein Mensch (poemoj, 1935)
  • Abenteuer in Banz (novelo, 1943)
  • Mensch und Unmensch (poemoj, 1948)
  • Eugen Roths Tierleben (poemoj, du volumoj, 1948/49)
  • Der letzte Mensch (poemoj, 1964)