Eugeniusz Matkowski

Pola esperantisto

Eugeniusz Matkowski (naskiĝis 1912 - mortis la 2-an de aprilo 1994 en Gliwice (Pollando) estis antologia poeto.

Lia poezio aperis en revuoj kaj en unu volumo, ankoraŭ havebla: Poemoj (1960). En 1939 li devus eklabori ĉe Literatura Mondo, sed la mondmilito malhelpis la enposteniĝon. Post la milito li gvidis multajn kursojn. En 1965 li forlasis la movadon, sed en 1991 li reaktiviĝis verkante kaj kiel vicredaktoro de la revuo Monda Diskutilo.