Eureka RibeloEŭreka Ribelo en 1854 estis ribelo de or-ministoj de Ballarat, Viktorio, Aŭstralio, kiuj ribelis kontraŭ la kolonia aŭtoritato de Unuiĝinta Reĝlando. La Batalo de Eureka Stockade, laŭ kies nomo la ribelo estas populare konata, estis luktata inter ministoj kaj la koloniaj fortoj de Aŭstralio la 3an de Decembro 1854 ĉe Eureka Lead kaj nomita tiele pro la strukturo stockade (palisaro) starigita de ministoj dum la konflikto.[1] Tiu ribelo daŭris dum malpli ol duono da horo kaj rezultis en mortoj de almenaŭ 27 personoj, el kiuj majoritato estis ribeluloj.

Akvarelo pri la batalo Eureka Stockade, J. B. Henderson, 1854.

Tiu evento estis la fina rezulto de periodo de civila malobeo en la regiono de Ballarat dum la Viktoria Orimpetego kiam la ministoj kontraŭis la pagon de minista permesilo, kaj la agadon tiurilate de la registaro, de la polico kaj la militistaro.[2][3] La loka ribelo kreskiĝis el la movado Ballarat Reform League kaj rezultis en la starigo fare de ribeluloj de forta batalo kaj rapida kaj mortiga sieĝo fare de koloniaj fortoj.

Referencoj redakti

  1. Lewis, Wendy; Simon Balderstone kaj John Bowan. (2006) Events That Shaped Australia (angle). New Holand.. ISBN 78-1-74110-492-9.
  2. Broome, Richard. (1984) The Victorians: Arriving (angle), p. 92. “The government was forced to abandon the licence substitute it with a cheaper miner's right which also conferred on men the right to vote”.
  3. Withers, William Bramwell. [1800,] (1999) History of Ballarat and some Ballarat Reminiscences (angle). Ballarat Heritage Services.

Libroj redakti

  • Corfield, Justin; Dorothy Wickham, Clare Gervasoni. (2004) The Eureka Encyclopaedia (angle). Ballarat Heritage Services. ISBN 1-876478-61-6. Winner of Victorian Local History Award. Nominated for Prime Ministers Prize for History
  • O'Brien, Bob. Massacre at Eureka – The Untold Story (angle). ISBN 0-909874-19-0.
  • Molony, John. Eureka (angle). ISBN 0-522-84962-8.
  • Wright, Clare. (2013) The Forgotten Rebels of Eureka (angle). Melburno: Text Publishing. ISBN 9781922147370.