Eurico Antonio Ribeiro

Eurico Antonio RIBEIRO (eŭ'rikŭ an'toniŭ rhi'bejrŭ) /eŭrikŭ ã'tôniŭ Ri'bejrŭ/ estas brazila esperantisto. Li esperantistiĝis en 1961 kaj tuj membriĝis ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo samjare kaj jam en 1962 li estis kasisto de la asocio, kaj estas membro, kiu sukcesis resti en l' estraro (plejparte kiel kasisto) plej longe, t.e., dum 21 jaroj de 1962 ĝis 1988. Inter la jaroj 1998 kaj 2001 li prizorgis kompostadon por la iama bulteno Milde - oficiala organo de Brazila Sekcio de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Partnere kun Elvira Fontes, li ankaŭ kunfondis la eldonejon AMIKOJ DE ESPERANTO, per kiu eldoniĝis la lerniloj Unuaj Paŝoj kaj Survoje al Esperantujo, ambaŭ de aŭtoreco de Elvira Fontes. De 2003 ĝis februaro 2010 li estis bibliotekisto de EASP kaj unu el ties deĵorantoj. Krome, de tiu sama dato ĝis sia morto, li kunlaboris kiel unu el la reviziantoj de la revuo La Lampiro, oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kaj de ties retejo.

Eurico Antonio Ribeiro
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li forpasis la 18an de julio 2010, en hospitalo dum cerba kirurgio.