Eŭropanoj en Oceanio

(Alidirektita el Europanoj en Oceanio)

Eŭropa esplorado kaj setlado de Oceanio komenciĝis en la 16-a jarcento, komencante per hispanaj alteriĝoj kaj vrakoj en la Marianaj Insuloj, oriente de Filipinoj. Posta rivaleco inter eŭropaj koloniaj potencoj, komercŝancoj kaj kristanaj misioj motivigis pli malproksiman eŭropan esploradon kaj finan setladon. La britoj iĝis la domina kolonia potenco en la regiono, establante setlantkoloniojn en kio poste iĝos Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiuj ambaŭe nun havas plimulton de eŭrop-descenda loĝantaro. Nov-Kaledonio (kaldoŝoj),[1] Havajo,[2] Franca Polinezio,[3] kaj ankaŭ Norfolkinsulo, Paskinsulo kaj Gvamo[4] havas gravajn eŭropajn loĝantarojn. Eŭropanoj restas unuaranga etno en granda parto de Oceanio, kaj nombre kaj ekonomie. La restanta konsisto, procento kaj etna kompono el la diversaj landoj kaj insularoj estas ege varia.

Eŭropanoj en Oceanio
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Oceanio

Nuna eŭropdevena loĝantaro en Oceanio redakti

La totala loĝantaro de popoloj kiuj havas eŭropan praularon en Oceanio estas ĉirkaŭ 23,600,000, kun inkludo de la loĝantaro de Havajo.

Notoj redakti

  1. New Caledonia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2017-12-17 per la retarkivo Wayback Machine, World Factbook of CIA
  2. Census shows Hawaii is becoming whiter Arkivigite je 2008-08-29 per la retarkivo Wayback Machine, starbulletin.com
  3. French Polynesia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  4. Guam: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  5. French Polynesia: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA
  6. [1]
  7. Brazil: People: Ethnic Groups. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine World Factbook of CIA